Diskuto:Mezameriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kredas ke la nomo de tiu ĉi paĝo devus esti Centrameriko, ĉar Mezameriko estas historia nomo, kiu nomas la zonon de la mezo de la nuntempa Meksiko ĝis Nikaragvo. Tial, mi ne povas fari artikolon pri tiu historia zono (kiu pli malpli kongruas kun la azteka imperio), ĉar ĝi jam estas okupata de alia nocio, t.e., nuntempa geografia zono. Ĉu eblus ŝanĝi/movi la paĝon? Mi demandas al interesitoj. Jorge Luis, 2003.12.02

Laŭ mia kompreno, tradicie kaj vortare Mezameriko estas es:Centroamérica. La nova koncepto en:Mesoamerica (Meksiko + Mezameriko), tamen estas malfacile esprimebla en Esperanto. Eble oni bezonos neologismon, sed Vikipedio laŭeble ne proponu neologismojn, nur rikoltu ilin. Vidu ankaŭ Diskuto:Ameriko.
es:Mesoamérica neniel estas nova koncepto (mi lernis ĝin en la baza lernejo, antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj). Mi ne vidas malkonformiĝon en la vorto Centrameriko (es:América Central) por la geografia regiono, kaj Mezameriko por la hisotria, kiuj cetere ne estas identaj. Jorge Luis, 2003.12.02


Esperanto kiel internacia lingvo devas konformiĝi al internacia uzo : kiel estas en la diversaj lingvoj ?
da : Mellemamerika
de : Mittelamerika
en : Central America
es : América Central y el Caribe
fr : Amérique Centrale
ja : 中央アメリカ
pl : Ameryka Środkowa

Iuj lingvoj uzas centra, aliaj meza. Se vi volas distingi laŭ la supra klarigo, vi nepre devos precizigi tion. Ŝajnas do ke ĉi tiu artikolo devus esti ĉe Centra Ameriko kaj la artikolo Mezameriko traktu la menciitan historiaĵon kaj entenu averton ke ambaŭ esprimoj rilatas al du diversaj realaĵoj.

Ne, iuj lingvoj uzas Melle, MittelCentral; meza kaj centra estas uzataj nur en esperanto. Se ni havas du vortojn kaj du konceptojn, kial ne profiti tion por distingi historian disde geografian nocion? Jorge Luis, 2003.12.02

Jen mi faris laŭ mia diro. Arno Lagrange 17:43, 2. Dec 2003 (UTC)


Jorgeluis, kial pli diskuti ? nun estas du apartaj artikoloj Centra Ameriko kaj Mezameriko, nur necesas taŭge redakti ambaŭ el ili. Arno Lagrange 20:24, 2. Dec 2003 (UTC)