Diskuto:Mezoriento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Um. Mi pensas, ke Bertilo ie opiniis kontraŭ tio ĉi.

Do, pli bone klarigi tion ĉi kaj malrekomendi ĝian uzon en Vp, krom en citaĵoj. Legu ankaŭ en:Middle East -- :) 01:41, 23. Apr 2003 (UTC)


Mi donis mian opinion pri la esprimo "Mezoriento" (aŭ "Meza Oriento") en la paĝo Diskuto:Evitendaj Eŭropcentrismoj.

Cetere, la ĝustaj landnomoj estas Kipro (ne "Ĉipro", sed eblas "Cipro"), kaj Jemeno (ne "Jemenio").

Bertilow 09:47, 23. Apr 2003 (UTC)


Se la koncepto estas malklara, tiam skribu ion pri la malklareco en la artikolo. Laŭ mi, tio vere gravas por ke homoj sciu pri la termino de Mezoriento. --Chuck SMITH


Kompreneble la esprimo estas diskutebla, sed fakto estas ke ĝi estas uzata, ke oni povas trovi ĝin en la literaturo kaj vikipedio devas ankaŭ klarigi troveblajn esprimojn eĉ se oni pôvas sugesti ŝanĝi ilin pro la menciitaj kaŭzoj. -- ArnoLagrange 16:03, 24. Apr 2003 (UTC)

Hmmm... ĉu "Eŭropcentrismo" aŭ "Eŭropocentrismo" pli bonas? --Chuck SMITH


Ekde kiam estas israelo ne en la Mezoriento? Bonvolu aldoni pruva/j fonto/j.