Diskuto:Michelle Bachelet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo, oni diras ke ŝi parolas la portugalan, sed mi akompanis ŝian paroladon en Brazila Senato kaj ŝi ne nur bezonis helpon por kompreni brazilajn parolantojn, sed ankaŭ, kiam ŝi intencis paroli kelkajn vortojn en la portugalan en fino de parolado, ŝi ne sukcesis krom misprononci kelkajn faritajn frazojn.Roberto 07:22, 27. Apr 2006 (UTC)

La observo de Roberto tute kredindas. Komparante la diverslingvajn artikolojn, al mi la franclingva frazo sonas esti pli proksima al la realeco ol la ĝisnuna e-lingva (eble prenita el la germana teksto). France tekstas: "Outre l'espagnol, elle parle couramment l'anglais, l'allemand, le français, un peu le portugais et possède quelques notions de russe." Do: "Krom la hispanan, ŝi parolas flue la anglan, germanan kaj francan, iomete la portugalan kaj konas kelkajn vortojn de la rusa". Laŭ ŝia biografio, kredeblas ke ne dubindas ŝia flua regado de la angla kaj germana, pri la franca mankas al mi pli preciza informo, do por ne fanfaroni mi rekomendas transpreni la tradukon de la franca frazo, sed pli modeste forstreki la adjektivon "flue". Do estu "Krom la hispanan, ŝi parolas la anglan, germanan kaj francan, iomete la portugalan kaj konas kelkajn vortojn en la rusa". ThomasPusch (diskuto) 10:52, 10 Dec. 2013 (UTC)