Diskuto:Militkaptito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne sencas en la unua frazo la interkrampa aldono "(ankaŭ POW, PoWPW - kio estas mallongigoj estiĝintaj el la angla prisoner of war)". La angla mallongigo konvenas en la angla teksto, sed ne sencas ĉi tie, aŭ - se jes enpreni ĝin - necesus konsideri ankaŭ mallongigojn de aliaj lingvoj kiel ekzemple ruse ВП por „военнопленный“ (= VP – vojennoplennij). Tamen listo de mallongigoj el tuta fasko da aliaj lingvoj tro pezigus la unuan frazon: por mallongigo en certa lingvo oni rigardu en la artikolon de tiu lingvo! ThomasPusch (diskuto) 09:56, 17 maj. 2017 (UTC)[Respondi]