Diskuto:Mitileno (urbo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke ni bezonas du artikolojn:

kaj el artikolo Mitileno mi proponas fari apartigilon. Kion Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:51, 1 Mar. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Mi proponas alian ŝanĝon. La artikolo ricevu supran ligilon al Mitileno (apartigilo) kaj poste estu kreata aparta artikolo pri la insulo Mitileno (insulo). Tio necesas, ĉar la intervikioj alikaze subite fariĝus malkonvenaj. La ligitaj artikoloj temas pri la urbo, do same kiel la nuna artikolo! --Tlustulimu (diskuto) 13:13, 1 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankon ke Vi respondis. Mi komprenas kial intervikioj estas problemo. Laŭ mia propono:

Kie estas problemo?

Ĉu mi bone komprenas ke vi proponas:

Mi pensas ke mia propono estas pli klara. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:41, 1 Mar. 2015 (UTC)

Ĉe via propono la nuna Mitileno devus esti alinomata al Mitileno (urbo), por konservi la artikolan historion je la ĝusta artikolo. Ĉe mia propono tia alinomado superfluas. Ĉiukaze estus poste tri apartaj paĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:52, 1 Mar. 2015 (UTC)
Jes, ĉe mia propono la nuna Mitileno devus esti alinomata al Mitileno (urbo). Ĉu laŭ Vi tio faras problemon kun intervikioj? Laŭ mi tio ne estas problemo - sufiĉas simpla ŝanĝo en Vikidatumoj. Mi pensas ke pli bone estus ke apartigilo estus kiel Mitileno ol estus kiel Mitileno (apartigilo) ĉar poste estus pli simple korekti/trovi artikolojn kiuj ligas malbone. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:16, 1 Mar. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Nu, bone. Ĉu mi jam alinomu la artikolon Mitileno al Mitileno (urbo)? Mi ĵus vidis, ke vi jam kreis skizon de artikolo pri la insulo. Bona ideo. --Tlustulimu (diskuto) 15:26, 1 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: jes mi petas, Vi alinomu la artikolon Mitileno al Mitileno (urbo). Poste mi publikos Uzanto:Marek Mazurkiewicz/Mitileno (insulo) kaj korektos d:Q189059 kaj d:Q128087. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:31, 1 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus alinomis Mitileno al Mitileno (urbo). La vikidatuma ero d:Q189059 aŭtomate aktualiĝis. Krome mi jam ŝanĝis Mitileno al apartigilo. Ĉu eble en aliaj lingvaj versioj ekzistas ekvivalenta apartigilo? --Tlustulimu (diskuto) 19:20, 1 Mar. 2015 (UTC)
Dankon. Mi pensas ke en aliaj lingvaj versioj ne ekzistas ekvivalenta apartigilo, sed mi poste kontrolos. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:52, 1 Mar. 2015 (UTC)