Saltu al enhavo

Diskuto:Modisi (Orienta Pinolosian)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Referencoj

[redakti fonton]

Saluton. La artikolo enhavas en siaj referencoj ligilojn al aliaj artikoloj, unufoje eĉ al alilingva vikipedio. Mi dubas pri ilia taŭgeco resp. utilo. Ĉu eble ekzistas pli taŭgaj referencoj, prefere al eksteraj paĝoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 29 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu urbeto aŭ vilaĝo?

[redakti fonton]

Saluton. Laŭ la rilata angla artikolo temas pri urbeto, dum ke laŭ la nederlanda artikolo estus vilaĝo. Kio el tio ĝustas? La aliajn lingvojn mi ne trarigardis, ĉar aŭstroneziajn lingvojn mi ne scipovas. Kiu eble povus helpi? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:16, 29 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulo ĵus provis aperigi sloganon resp. devizon en la informkesto. Sed ial li ne ĝuste uzis la parametrojn, tiel ke ĝi ne aperis. Tial mi ĵus korektis la parametran uzon. Tamen mi ne komprenas la frazon "Bersama Rakyat Membangun Modisi yang Hebat". Do, kion ĝi signifas? Estus certe bone, se iu aldonus tradukon. Ĉu eble iu en nia vikipedio komprenas kaj la indonezian kaj esperanton, por povi traduki ĝin? - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:56, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]