Diskuto:Moloĥo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Literumo[redakti fonton]
Zamenhof uzis la formon Moloĥo (laŭ citaĵo en NPIV: [1]) aŭ Moleĥ (en la Zamenhofa Biblio; ekz. [2]). La formo Moloĥo similas la grekan formon Μολοχ, uzata en la Nova Testamento ktp.
La NPIV preferas la formon Moloĥ/o kaj permesas la formon Moleĥ. Laŭ NPIV, moloko estas alia nomo de la dorna diablo (Moloch horridus).
Osteologia (diskuto) 23:19, 16 maj. 2019 (UTC)