Moloĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reprezentado de Moloĥo.

Moloĥo (aŭ MoleĥMolokMal'akhMelqart (hebree: מלך mlk) estas nomo jen de dio jen de aparta tipo de ofero historie asociita la la fajro. Moloĥo estis historie asociita kun kulturoj de la tuta Proksima Oriento, inter kiuj Hebreoj, Kanaananoj, Fenicoj kaj aliaj najbaraj proksimaj kulturoj.
Hodiaŭ la termino “Moloĥo” estas uzata ankaŭ por signifi organizaĵon aŭ personon kiuj postulas aŭ pretendas rezignojn tro kostajn.

Moloĥo en la kanaana religio[redakti | redakti fonton]

Kultata kiel dio, kies sidejo kuŝis en la urbo Geheno, al Moloĥo oni donis laŭdojn kaj, laŭ la plej problaboa interpreto, homajn oferojn de infanoj kiuj, post buĉado, estis bruligitaj en brulofero[1] en fajro ĉiam brulantigita honore de la dio. Iom post iom Moloĥo fariĝis la nomo de la rito dum kiu estis oferitaj infanoj (eble unuenaskitoj) por ke ili transformiĝu en kvazaŭdiaĵoj protektantaj de la familio.

Moloĥo en la fenica religio[redakti | redakti fonton]

Per la termino “moloĥo” oni indikis fenican riton kies detaloj ne jam tute klariĝis, ankaŭ ĉar la atestoj pri tiu popolo nin atingis tra nerektaj vojoj, ofte el popoloj kiuj ĝin konsideris malamikan.

Moloĥo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La Biblio, en la Malnova Testamento (2Reĝoj 23,10; Jeremia 7.31), iufoje citas dion Moloĥon kultatan de Kanaananoj al kiu estis oferitaj infanoj (la Biblio diras "pasigitaj tra la fajro"). Ĉi-kaze la Biblio indikas per tofetoj la lokojn kie oni okazigis tiujn oferojn. Aparte tiuj ĉi troviĝas menciitaj en la Levidoj, kie Dio ordonas mortigi tijun kiuj al religia sistemo oferas filojn (20,2-5) [2] Alia grava citaĵo elstaras el la 2lReĝoj. Okazas ke al ĝi, sub la nomo de “Milkom”, reĝo Salomono, maljuniĝinta, en lia nedaŭra politeista fazo, estus homaĝanta aliajn diojn.[3] parolas pri aliaj dioj kaj ne pri Moloĥo. La tradukintaj de la Septuaginto, kiuj tradukas per “moloĥo” povis esti influita de la greka mitologio kiu alestigas la dion Krono (la latina Saturno) kiu vere voradis siajn filojn. Pro tiuj motivoj ekzegezistoj dubas pri la ekzakta senco de tiu biblia teksto.

Dummezepoke, en diversaj eŭropaj landoj aparte nordaj, la judoj estis akuzataj kapti kristanajn infanojn por rita “ofero” de kristanaj infanoj ilin bruligante ankoraŭ vivajn (kiel en la supozitaj epoko biblia. Vidu: Simonĉjo kaj Ariel Toaff [4]

Moloĥo en la Libro de Ĥanoĥ[redakti | redakti fonton]

Fontoj inter kiuj la Libro de Ĥanoĥ rakontas pri Moloĥo, plikorekte pri Molok, kiel la supera reprezentanto de rotoj de falintaj anĝeloj, konataj kiel “Zorgantoj” kiuj decidis malsupreniris al la tero homforme por studi kaj ami aliajn filojn de Dio: pro tio ili estos poste punataj resti sur la tero dum ilia ĉefo, ekzemple, ĝuste Molok, estos forapartigita en nekonata dezerto.
En tiu medio, Molok similas al la falinta anĝelo Azazelo, ankaŭ li sendita kontroli la homaron, sed kiu poste generis kun homaj virinoj la Nefilim kaj donis al la mondo novajn malpermesitajn sciojn.

Moloĥo en filmoj[redakti | redakti fonton]

Moloĥo en la literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moloĥo estis citita en "Perdita Paradizo" de John Milton, priskribita kiel unu el la plej potencaj sekvuloj de [[Satano].
  • En la poemo "Hurlo", la usona poeto Allen Ginsberg uzas la terminon Moloĥo kiel metaforon de kapitalismo kaj de la milita maŝino kiu sendas sajn filojn morti en milito simile al al antikva dio.
  • En la libro Dexter la Obskuro de Jeff Lindsay, Moloĥo estas citita kiel reprezentanto de obskura projekto.
  • En la libro Ofero al Moloĥo de Åsa Larsson estas citita la referaĵo al la Biblio.
  • Kaj aliaj….

Moloĥo aperas ankaŭ en videoludoj kaj societaj ludoj kun funkcioj de senpieca ruzisto kaj vojrabistoj, kvankam foje de bonfaranto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. el la vocabolario Treccani
  2. ” Al la Izraelidoj diru: Ĉiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Moleĥ, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per ŝtonoj. 3 Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon. 4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Moleĥ, kaj ne mortigos lin: 5 tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo” (Lev 20,2-5).
  3. “5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. (1Reĝoj 11,5).
  4. Franco Cardini. "Il caso Ariel Toaff", una considerazione, Medusa, Mllano, 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]