Nefilim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La falo de la ribelaj anĝeloj. Verko de Charles Le Brun, 1685. Muzeo de Belartoj de Dijon.

La difino Nefilim (hebrelingve: נפלים), ĉeesta en la Malnova Testamento (Torao), en diversaj nekanonaj libroj de judismo kaj en antikvaj kristanaj verkoj, referencas al popolo kreiĝinta el la hibrido inter la "Filoj de Dio" (aŭ probable "de la dioj": bnei ha-elohim, בני האלהים) kaj la "filinoj de la homoj" (vidu: Genezo 6, 1-8), aŭ gigantoj loĝantaj en Kanaano (Nombroj 13, 33). Simila termino, sed diversmaniere eldirita, estas utiligata en Ezekielo 32,27 kaj referencas al filiŝtaj armeanoj mortintaj.

La nomo[redakti | redakti fonton]

En la Biblio la vorto nefilim estas ofte tradukata per "gigantoj" aŭ "titanoj", dum en aliaj versioj estas preferata nefilim. La plej akreditita radiko estas la aramea "naphil" kiu laŭlitere signifas "gigantoj". Kiel diras la Biblio, la gigantoj estis komence homaj estuloj. Iuj versioj parolas pri famaj herooj, falintaj batalantoj aŭ ankaŭ pri falintaj anĝeloj. [1]

Bibliaj referaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Genezo 6,1-8 oni legas: “1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. 5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; 6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. 8 Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo”.

Kristana interpreto[redakti | redakti fonton]

La unuaj kritanaj apologetistoj, kiel Tertuliano kaj precipe Laktancio, konsentis kun la ideo, klare ĉeesta en Ĥanoĥ kaj en verkoj al tiu inspiriĝintaj laŭ kiuj la "filoj de Dio", nome la benei ha-elohim (בני האלהים: laŭlitere "filoj de la dioj") estus la falintaj anĝeloj. Sed aliaj, inter kiuj Aŭgusteno de Hipono distanciĝis el la ideo ke tiuj "filioj de Dio" estus anĝeloj… Aliaj opiniis ke ili estus historiaj uloj de la pasinto, diigitaj de la buŝa popola tradicio aŭ descendantoj de Kaino; aliaj opiniis ke la celo de la Tutmonda diluvo estis la elimino el la Tero de tiuj nefilim tiom orgojlaj kaj malvirtaj. Subsube, tamen, ne plaĉis la ideo ke ĉielaj estuloj povus kupliĝi kun homaj estuloj.

Aliaj hipotezoj[redakti | redakti fonton]

Iuj ekzegezistoj, opiniinte malagrablan kaj blasfeman la ideo pri seksunuigo inter anĝeloj kaj homoj, sugestis interpretojn inokulantajn la suspekton ke Nefilim estus idaro de poseditoj de la demonoj; aliaj hipotezis ke temas pri arkaika priskribo pri artefarita fekundigo aŭ similaĵoj de eksterteranoj, aŭ prahistoriaj postrestintoj. Kelkaj eĉ vidis ligojn inter la bibliaj Nefilim kaj la scienco: ili estus Neandertalanoj postrestintaj, aŭ eble Hibrido inter homo kaj neandertatano, eble la unuaj tribuoj de Homo sapiens neandertalensis.
Kaj fine alestiĝis la teorio pri praastronaŭtoj kiuj estus niaj arkaikaj gepatroj. Zecharia Sitchin kaj Erich Von Daniken verkis librojn por subteni tiun tezon.

Tamen neniam mortis la interpreto laŭ kiu la biblia rakonto estas nur popola legendo gastigata de labiblia aŭtoro kun la celo montri ke ĉiu speco de historio estas sub la kontrolado kaj dominado de Dio: al la aŭtoroj ne interesas ĉu ĝi estas kredebla aŭ ne, interesas nur ĝia kompreniĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En multaj literaturaj verkoj aperas la termino aŭ protagonismo de Nefilim. Oni vidu, ekzemple:

  • La libro La luce di Orione de Valerio Evangelisti.
  • La libro Milito kontraŭ la homoj de Wu Ming kie estas hipotizite ke en Genezo 6, 1-2 la filoj de Dio estas fakte, alimondanoj.
  • En la sagao Shadowhunters de Cassandra Clare, la ĉasistoj de demonoj (Shadowhunters) estas nomataj ankaŭ Nefilim.
  • Filmoj kaj televidaĵoj ofte enhavas paroladojn pri tiu mita ularo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La termino Nefilim eniras en multajn kanzonojn de famaj kantaŭtoroj, ekzemple:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mélusine Vaglio, Néphilim, L'Autre histoire du Mal, Armand Colin, 2010. – Historia eseo kiu studas la historin pri la lagendoj de nefilim, la ekzegezaj diskutoj ĉe la Patroj de la Eklezio, kaj kiel mitoj de la popolaj subkulturoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. nafal Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine,
  2. Vidu: la libro de Moseo, ĉa. 5, alineo 7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]