Saltu al enhavo

Erich von Däniken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich von Däniken
Persona informo
Erich von Däniken
Naskonomo Erich Anton Paul von Däniken
Naskiĝo 14-an de aprilo 1935 (1935-04-14)
en Zofingo
Morto 10-an de januaro 2026 (2026-01-10) (90-jaraĝa)
en Unterseen
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Sankta Mikaelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Cornelia von Däniken (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
mitografiisto
fotisto
sciencfikcia verkisto
nifologo
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pseŭdoarkeologio, hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj kaj nefikcia literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Beatenberg vd
Aktiva dum 1963–2026 vd
Verkado
Verkoj Erinnerungen an die Zukunft vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Erich von Däniken (2006).

Erich Anton Paul VON DÄNIKEN (naskiĝis en Zofingen en Svislando la 14-an de aprilo 1935; mortis la 10-an de januaro 2026 en Unterseen[1]) estis aŭtoro pri pra-astronaŭtiko.

Li estas renoma pro siaj libroj kaj filmoj. Li asertis, ke antaŭ longe eksterteruloj vizitis la teron. Liaj libroj aperis tradukitaj en 32 lingvoj kaj atingis tutan eldonkvanton de 62 milionoj. Per tio li estas unu de la plej sukcesaj aŭtoroj en la kampo de nefikcia literaturo.

Riproĉoj estis faritaj kontraŭ liaj tezoj. Sciencistoj malaprobis ilin. Ankaŭ oni riproĉis, ke li faris plagiatojn, i.a. faris kopiojn el aliaj aŭtoroj, ekzemple de Gadow[2] kaj de Robert Charroux.[3] Ankaŭ riproĉoj estis, ke li bazis siajn tezojn sur falsaj interpretadoj de sciencaj fontoj kaj falsitaj bildoj.

En 1991 li ricevis la satiran Ig-Nobel-premion.

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Artikolo de Erich von Däniken

[redakti | redakti fonton]

En svisa gazeto www.blickamabend.ch de 14-a decembro 2010 Erich von Dänikon atentigis al objekto "HD 271791". La stelo HD 271791 vojaĝas kun rapideco de ĉirkaŭ 2 milionoj kilometroj/h (hiper-rapideco-stelo). Laŭ Erich von Däniken la sciencistoj ne povas ankoraŭ bone klarigi la rapidecon de la stelo HD 271791, en Henry-Draper-Katalogo numero 271791.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Erich von Däniken mit 90 Jahren gestorben.
  2. komparu Gadow, 1969
  3. vgl. Bourquin/ Golowin, 1970
  • Ulrich Heber, Heinz Edelmann, Ralf Napiwotzki, Martin Altmann und Ralf-Dieter Scholz: „The B-type giant HD 271791 in the Galactic halo. Linking run-away stars to hyper-velocity stars“, 2008, Astronomy and Astrophysics, 483, L21 Norbert Przybilla, Maria Fernanda Nieva, Ulrich Heber und Keith Butler, „HD 271791: An Extreme Supernova Runaway B Star Escaping from the Galaxy“, 2008, Astrophysical Journal Letters, 684, L103

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]