Fritz Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fritz Lang
Fritz Lang et Curt Courant.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de decembro 1890 (1890-12-05)
en Vieno
Morto 2-an de aŭgusto 1976 (1976-08-02) (85-jara)
en Beverly Hills, Kalifornio, Flag of the United States.svg Usono
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Germanio, Usono, Aŭstrio
Alma mater Königliche Kunstgewerbeschule München
Profesio reĝisoro, scenaristo, verkisto, aktoro, filmmuntisto, filmaktoro, produktoro
Lingvoj angla lingvo, germana lingvo
Verkaro Metropolis
M
Familianoj
Edz(in)o Thea von Harbou, Elisabeth Rosenthal
v  d  r
Information icon.svg
Fritz Lang (dekstre) kun kameraisto Curt Courant.

Fritz LANG (naskiĝis la 5-an de decembro, 1890, mortis la 2-an de aŭgusto, 1976) estis germana reĝisoro kaj scenaristo.

Naskiĝinte en Vieno, li komencis sian filmkarieron en Germanio kaj famiĝis pro ekspresionismaj mutfilmoj, kiuj brilis pro lertaj lumefektoj kaj ofte koŝmaraj kulisoj. Poste Lang lerte eluzis ankaŭ la sonteknikon: Ekzemple en la filmo M – eine Stadt sucht einen Mörder (= M – urbo serĉas murdiston) la murdisto daŭre fajfas la saman melodion.

En la jaro 1933 Fritz Lang elmigris al Usono. Lia filmo Das Testament des Dr. Mabuse (= La testamento de d-ro Mabuse), temanta pri krimeca personeco kies trajtoj parte similis al tiuj de Adolf Hitler, ĵus estis malpermesita en Germanio. En Hollywood Lang povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron. En 1956 li revenis al Germanio, sed la filmoj, kiujn li faris tie, ne plu rikoltis tiel grandan entuziasmon. Fritz Lang mortis en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Der müde Tod (Germanio, 1921)
  • Dr. Mabuse, der Spieler (Germanio, 1922)
  • Die Nibelungen (Germanio, 1924)
  • Metropolis (Germanio, 1927)
  • Die Frau im Mond (Germanio, 1929)
  • M – Eine Stadt sucht einen Mörder (Germanio, 1931)
  • Das Testament des Dr. Mabuse (Germanio, 1933)
  • Fury (Usono, 1936)
  • You Only Live Once (Usono, 1936)
  • The Return of Frank James ([Usono, 1940)
  • Man Hunt (Usono, 1941)
  • Hangmen Also Die (Usono, 1943)
  • The Woman in the Window (Usono, 1944)
  • American Guerrilla in the Philippines (Usono, 1950)
  • Rancho Notorious (Usono, 1952)
  • Clash by Night (Usono, 1952)
  • The Blue Gardenia (Usono, 1953)
  • The Big Heat (Usono, 1953)
  • Der Tiger von Eschnapour (Germanio, 1959)
  • Die Tausend Augen des Dr. Mabuse (Germanio, 1960) baziĝas je origine esperantlingva rakonto de Jan Fethke (Jean Forge).

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]