Clash by Night

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clash by Night
filmo
Originala titolo Clash by Night
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 16 jun. 1952
Ĝenro filma dramo, nigra filmo
Kameraado Nicholas Musuraca
Reĝisoro(j) Fritz Lang
Produktisto(j) Jerry Wald • Norman Krasna • Harriet Parsons
Scenaro Clifford Odets • Alfred Hayes
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Roy Webb
Rolantoj Barbara Stanwyck • Paul Douglas • Robert Ryan • Marilyn Monroe • Keith Andes • J. Carrol Naish • Tony Martin • William Bailey • Mario Siletti
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr
Barbara Stanwyck kaj Robert Ryan
Marilyn Monroe kun kunfilmano Keith Andes en Clash by Night (1952).

Clash by Night estas usona drama filmo de 1952 kaj RKO kun kelkaj nuancoj de nigra filmo, reĝisorita de Fritz Lang kun stelaj roloj de Barbara Stanwyck, Paul Douglas, Robert Ryan, Marilyn Monroe kaj Keith Andes. Tiu filmo estis bazita sur la teatraĵo de Clifford Odets, adaptita de la verkisto Alfred Hayes. Tiu estis la unua filmo en kiu Monroe aperis nomumita (listigita) antaŭ la titolo de la filmo.[1]

Dum la filmado, aperis la nuntempe fama skandala afero de la fotoj de Monroe por nudkalendaroj kaj ĵurnalistoj svarmis ĉirkaŭ la aktorino kaj ĉikanis ŝin, kreante konsiderindan ĝenadon por la filmistoj kaj filmado.[2]

La intrigo temas pri virino (Barbara Stanwyck) kiu revenas al la familia hejmo en fiŝkapta kalifornia vilaĝo post malfeliĉa amafero en oriento kaj estas ne tre bonvenata de la frato, dum iom pli de la bofratino (Marilyn Monroe).

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Stanwyck kiel Mae Doyle D'Amato
  • Paul Douglas kiel Jerry D'Amato
  • Robert Ryan kiel Earl Pfeiffer
  • Marilyn Monroe kiel Peggy
  • Keith Andes kiel Joe Doyle
  • Silvio Minciotti kiel Papa D'Amato
  • J. Carrol Naish kiel Onklo Vince
  • Diane kaj Deborah Stewart kiel Gloria D'Amato

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clash by Night en Interreta filma datumbazo (angle).
  2. Bogdanovich, Peter: Fritz Lang in America, p. 81. Frederick A Praeger, 1969.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]