Diskuto:Monda Socia Forumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Umberto ŝanĝis 4750 al 4.750 kaj simile.

Dum miaj lernejaj jaroj, nia matematika instruisto emfaze ordonis nin neniam, absolute neniam, uzi punkton por tia funkcio, ĉar facile konfuzebla kun decimala komo (aŭ, en anglalingvaj landoj, decimala punkto); li permesis malplenan spacon inter ĉiu tria cifero, sed do ne punkton.

Ĉu Vikipedio havas decidon pri tio?

Gunnar Gällmo 14:12, 30. Jan 2005 (UTC)

Respondo de Vilhelmo Lutermano:

Jes, Gunnar, via matematika instruisto absolute pravis... pri matematikaj kuntekstoj. En ĝeneralaj tekstoj tio ŝajnas al mi tamen konsilinde, ĉar en simplaj tekstoj povas okazi, ĉe spaca disigo, ke parto de la nombro troviĝas fine de unu linio kaj la alia parto sur la sekva linio, io tre ĝena por la leganto. Kvankam: la usona tradicio inversas la funkcion de punkto kaj komo. "Le Monde diplomatique en Esperanto" - http://eo.mondediplo.com - uzas punkton por disigi milojn kaj komon por signi decimalon.

Se Vikipedio decidus pri la demando, mi pledus por tiu solvo.

Vilhelmo Lutermano 17:38, 15-a de januaro 2006 (UTC)