Diskuto:Moquiniastrum polymorphum

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Cambará (árvore) » el la portugallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gochnatia polymorpha » el la hispanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Scienca nomo[redakti fonton]

Saluton. Mi trovis en la artikolo du sciencajn nomojn:

  • Moquiniastrum polymorphum (ankaŭ en la titolo)
  • Gochnatia polymorpha (en la plej multaj alilingvaj artikoloj, kiel titolo)

Kiu el la du nuntempe estas valida nomo, kiu estas nur sinonimo? - La nuna titolo de la artikolo eĉ estas fuŝa, ĉar ĝi enhavas troan finan komon. --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar la scienca nomo en Vikispecioj laŭ la genro koincidas kun la portugala artikolo, mi uzis tion en la ĵus aldonita informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 11:40, 12 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Priskribo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu eblas krei priskribon propravorte laŭ ĉi tiu anglalingva paĝo ? --Tlustulimu (diskuto) 21:49, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]


 @Tlustulimu:! 


 Kara,
 Laû informate en la portugala versio M. polymorphum estas la nuna valida nomo, la aliaj estas sinomimoj.


 mi tradukis la tuton de http// tropical ....
 Mi ne kapablas enmeti bildojn.
 Mi elektis tiun planton ĉar Bra Esp-isto demandis en la reto pri ĝi.
 lumass

Ĉu vi eble rimarkis la grase skribitan vorton propravorte? Fakte vi denove fuŝis la artikolon. Ĉu ne eblas pli lerte skribi ĉipaĝe? --Tlustulimu (diskuto) 23:16, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Krome mi ne metis la indikon pri redaktado ŝerce al la komenco de la artikolo. Tial interveno prefere ne okazu. Do, mi malfaros al pli taŭga versio de la artikolo. - Morgaŭ mi mem provos traduki el la angla, prefere propravorte. --Tlustulimu (diskuto) 23:27, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Bildoj ne povas esti aldonataj el ekstera paĝo, unue ĉar la vikia programaro ne subtenas tion, due ĉar povas esti licencaj problemoj. Krome mi ne certas, ĉu bildo kun la licenco de la ekstera paĝo eblus en la vikio. Mi sub la bildoj vidis la mallongigon NC (ne komerca uzo). Se mi ĝuste memoras, tio ne eblas en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 23:43, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]