Diskuto:Moralaj universalaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo, krom Ora Regulo, transiru al Moralo. -- Gabriel BEECHAM 23:52, 30. Mar 2004 (UTC)


Ĉu la ekzisto de moralaj universalaĵoj estas fakto au opinio? Kiu filozofo en kiu verko argumentas racie por la morala universaleco de "ora regulo", "tetralogo" kaj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? (Dirk Bindmann)

La Ora Regulo nenie kaj de neniu filozofo estas malakceptata. Ĝi iusence estas populara formulo de la Kategoria Imperativo de Kantio: Ĉiam agu tiele, ke la maksimo de via volo povu fariĝi bazo de ĝenerala leĝo. La kvar ĉefaj ordonoj validas en ĉiuj mondreligioj kaj en la plejmulto de la kulturoj, kvankam ekzistas tre diferencaj interpretoj pri detaloj. Se vi volas, mi povas doni impresan liston de bazaj normoj de plej diversaj kulturoj, kaj vi ekrimarkos, ke, spite al ĉiuj grandaj diferencoj, ĝuste la kvar ordonoj de la "tetralogo" iaforme ekzistas en ĉiuj. Ŝajnas, ke sen ili kulturo eĉ ne povus daŭre pluvivi. La universaleco de la homaj rajtoj estas pridisputata, sed ĝi jam hodiaŭ estas almenaŭ jura universaleco; tiuj rajtoj apartenas al la internacia juro.--Helmut Welger 19:22, 1. Apr 2004 (UTC)

Laŭ mi tio estas nur persona sen universala valora opinio. Roberto

Ne, tio ne estas nura opinio. La universaleco de diversaj principoj estas jam fakto, kvankam diversaj religioj kaj filozofioj malsame motivas ilin. Legu la religiajn ordonkatalogojn - nun parte cititajn en la artikolo -, kaj konsideru la tutmonde akceptitajn internaciajn deklaraciojn pri homaj rajtoj. Praktika aŭ fakta universaleco ne nepre premisas teorian universalecon aŭ sammotivecon. --Helmut Welger 16:09, 22. Mar 2005 (UTC)