Diskuto:Morianio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas pluraj vikipediaj paĝoj, kiuj kvazaŭ memkompreneble uzas la esperantlingvan nomon Morianio kaj iuj uzantoj gaje metis ruĝajn ligilojn, atendante ke iu alia faru la paĝon, kaj mi nun plenigas la vakuon, kvankam mi ne trovis konfirmon de la vorto en PIV, ReVo kaj en la malmultaj aliaj vortaroj alireblaj al mi. Sed kvankam referenco pri la iom dubinda geografia vorto esperantlingva estus tre ege bonvena, mi tamen juĝas ke pli bonas havi ekzistantan artikolon ol nur "ruĝan ligilon" neekzistan, kiu estas informa sakstrato, fakte estas "mal-informo". ThomasPusch (diskuto) 21:04, 4 jan. 2024 (UTC)[Respondi]