Saltu al enhavo

Diskuto:Mstino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ligilo Enciklopedia vortaro de Brokgauz kaj Jefron metiĝis antaŭ kvin jaroj kaj de tiam ĝi atendas kreon de artikolo. Mi forte supozas, ke se dum kvin jaroj nenio okazis, ankaŭ dum la venontaj kvin jaroj nenio okazos - se ligilo pli ol unu aŭ du jarojn restas ruĝa, maksimume post tri, kvar jaroj, ĝi transformiĝu al normala teksto. La koncernaj tekstoj diverslingvaj kolektiĝas en vikidatumero d:Q602358 - tie oni informas ke la teksto nomiĝos "enciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron". Se germanan nomon Brockhaus oni tradukas al la rusa lingvo Брокгауз respektive genitive "de Brockhaus" Брокгаузa kaj tiam retradukas ĉiun cirilan literon al formo "Brokgauza" genitive aŭ "Brokgauz" nominative, kreiĝas fuŝa vorto, samkiel poeton William Shakespeare traduki al Уильям Шекспир kaj tiam retraduki al latina alfabeto angle per Uilyyam Shekspir aŭ esperante Uiljjam Ŝekspir. Laŭ Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj la nomon de la peterburga eldonisto Илья Абрамович Ефрон estas tute bone esperante latinliterigi al Ilja Abramoviĉ Jefron, kvankam en la angla lingvo oni latinliterigas la familian nomon per "Efron", sed pri la angla ĉi tie tute ne temas - Ilja Jefron skribis sian nomon en la rusa, eventuale en la hebrea, sed certe ne en la angla aŭ portugala aŭ svahila. Sed la miskompreno pri la nomo Brockhaus ne kaŭzis la ruĝan ligilon - ĝin kaŭzis la fakto ke nenio pri la temo estas skribata en Esperanto. Do la nomo nun estos enciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron, kaj tio ne estas malinvito al kreo de teksto pri la ruslingva vortaro, tute male. Oni ĉiam rajtas fari novajn artikolojn, minumume je nivelo de artikola ĝermo, ankaŭ se ne estas multjare ruĝaj ligiloj en aliaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 00:35, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]