Diskuto:Munkena universitato
Etoso
La artikolo enhavis ekde aŭgusto 2014 jenan alineon:
- == Lingvo ==
- En 2014 la universitato decidis forlasi la germanan lingvon kaj uzi nur la anglan lingvon[1].
- == Notoj ==
Mi forigas la alineon, ĉar ĝi enhavas tri gravajn faktajn erarojn (laŭ komparo kun la donita fonto).
- La artikolo tekstas "... will ... anbieten", do "... volas oferti". Temas do nur pli proponita ŝanĝo, ne pri efektiva jama decido.
- La artikolo klare konstatas ke temas nur pri studadoj por la titolo "Master", dum tiuj por "Bachelor" restos (nun) germanaj. Do ne eblas diri ĝenerale "uzi nur la anglan lingvon".
- Fine notu, ke la artikolo fakte temas pri tute alia universitato: la Teknologia Universitato Munkeno, ne la Munkena universitato.
Moldur (diskuto) 21:40, 18 Nov. 2014 (UTC)
- Dankon por via atentigo! Estis fakta eraro temas pri Teknologia Universitato Munkeno. --pino (diskuto) 15:41, 21 Nov. 2014 (UTC)