Diskuto:Muzika instrumento
kio estas instrumento ? mento por instrui ?
- Bonan ŝercon! :-) Vidu: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/instru2.html --Yekrats 15:47, 16. Mar 2005 (UTC)
Saluton. Mi ŝanĝis kelkajn aferojn: jen la pravigoj:
Antaŭa teksto:
- Muzika instrumento (aŭ muzikistrumento aŭ pli simple, muzikilo) estas fabrikita ilo por fari muzikon. Tre baze, iu ajn kiu povas produkti sonon povas esti muzikilo.
- Kritik(et)o: Se oni nomas muzikilo ilon fabrikitan por muziki, ne eblas diri ke io ajn sonorigebla povas esti muzikilo. Oni nur povas diri ke oni uzas ĝin kiel muzikilo.
Alia parto:
- Oni ofte kategoriigas muzikilojn laŭ la maniero kiel ili faras sonon: Blovinstrumento, Latuna blovinstrumento, Anĉa blovinstrumento; Frapinstrumento; kordinstrumento.
- kritiko: "kiel ili faras sonon" eventuale valoras por BLOV (blovante) kaj FRAP (frapante); sed por KORD kaj ANĈ, tio ne povas esti kiel, sed per kio; kaj pri "latuna" tio estas absolute sen rilato kun la maniero produkti sonon.
Plej kore--Ssire 19:53, 22. Jan 2006 (UTC)