Diskuto:Mx (titolo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperante[redakti fonton]

kion ni uzus en Esperanto por seksneŭtra titolo? "Ges-ro"?--Salatonbv (diskuto) 07:42, 14 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

En Esperanto tradicie ne ekzistas egalaĵo al la angla titolo Mx. G-ro, Ge-ro kaj Ges-ro (de gesinjoro) aspektas iomete strangaj al mi kaj eĉ estas kontraŭ al la sola Fundamenta signifo de la prefikso ge-, aliflanke tiu alternativa signifo estas jam sufiĉe ofta kaj uzata malgraŭ ĝia kontraŭ-Fundamenteco. Pli radikala propono de iuj estas neŭtrigi la radikon por ke oni povu aldoni -ino kaj -iĉo laŭplaĉe. Alia solvo estas tute prifajfi ĉi tiajn titolojn kaj uzi personajn nomojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:52, 12 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon. Certe en Esperanto tradicie ne ekzistas egalaĵo al la angla titolo Mx kaj eĉ en la angla tradicie ne ekzistis tia titolo. Ĉu ni volus krei la sekcion pri Esperanto laŭ via bona klarigo?--Salatonbv (diskuto) 19:34, 13 dec. 2017 (UTC)[Respondi]