Diskuto:Na

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

el la linio pri prepozicio mi forigas la vorton "superflua", ĉar tiu aserto estas senbaza kaj esprimas personan opinion; mi cetere al eksperimenta aldonas klarigon (neoficiala), por ke estu klara ĝia oficialeca statuso; la subfrazon "altrudante far kelkaj personoj" -- ĝi estas gramatike malĝusta, ĉar prepozicio per si mem ne povas ion ajn altrudi

Marteno --62.131.140.230 20:22, 2. Dec 2005 (UTC)


Oĥ, anonima kuraĝulo, miaj gramatikaj eraroj ne signifas aŭtomate, ke vi pravas. Narvalo 22:05, 2. Dec 2005 (UTC)

Mi kompreneble pravas sendepende de ies ajn (eĉ miaj propraj) gramatikaj eraroj, depende nur al la realaĵo. Realaĵo ankaŭ estas, ke mi subskribis min -- vi do ne rajtis ofende nomi min anonima. Se tio ne sufiĉas al vi, havu miajn pluajn identigajn indikojn: nomo: (nacilingve) Martin MINICH (esperantlingve) Marteno MINIĤ; UEA-kodo: mmnc-t; kongresaneco: la 90-a UK en Vilno, KN 1620; onta vid-al-vida renkontebleco: IS en Xanten (DE) 2005-12-27/2006-01-03. Mi esperas, ke numero de mia ŝtatana legitimilo ne bezonatas, por ke vi ne plu nomu min anonima. --62.131.140.230 23:17, 5. Dec 2005 (UTC)

"Narvalo" rimiĝas kun "vandalo": kaj ne nur rimiĝas: eksperimenta (neoficiala) > kontraŭfundamenta. Marteno --62.131.140.230 11:19, 13. Mar 2006 (UTC)


legu Fundamento de Esperanto kaj pruvu, ke ĝi estas laŭfundamenta. Narvalo 11:26, 13. Mar 2006 (UTC)

Kara Narvalo: Se al vi ankoraŭ ne sufiĉis kaj vi volas plu klaĉadi pri la fundamentecoj, bonvolu almenaŭ fari tiel ĉi tie. La apartigilo celas per minimuma nombro da klaraj vortoj havigi al la leganto ideon, kia estas ĉiu de la eblaj sencoj de la vorto - en tiuj priskribetoj oni do ne disvolvigu profundajn debatojn pri detalaĵoj de tiuj temoj, nek asertu ajnjan tro multajn informojn kiuj ne plu bezonatas por ricevo de sufiĉa ideo ĉe la leganto - mi do reŝanĝis al "eksperimenta prepozicio en Esperanto", kvankam verŝajne sufiĉus eĉ nure "prepozicio en Esperanto". Fine, mi ankoraŭ sentas la bezonon atentigi, ke nek ĉi tio estas taŭga loko por diskutoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:22, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi proponas krei novan lingvon por si ekz. nasperanto kun -iĉ ri kaj aliaj eksperimentoj. Bonan ĝuon. Narvalo 18:34, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi proponas ke ni reiru al la Esperanto de 1905 (jaro de la unua UK en Boulogne-sur-Mer). Ĉiujn vortojn enlingviĝintajn post tio ni rigardu kiel "kontraŭfundamentaj" kaj evitu. Persono lerninta Esperanton ne rajtu nomi sin "esperantisto" nek publike uzi la lingvon antaŭ ol ŝli subskribis deklaron pri la Sankta netuŝeblo de la Fundamento. La librojn de neologismemaj aŭtoroj oni bruligu. Bab 20:15, 13. Mar 2006 (UTC)