Diskuto:Nacia Parko Glaĉera (Kanado)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncerna samnoma nacia parko en Usono ricevis la esperantlingvan nomon Glaĉera Nacia Parko de Usono. Kial tiu ĉi paĝo, en la angla originalo nomata Glacier National Park, en Esperanto nepre havu malsaman vortordon, nome 1 Nacia 2 Parko 3 Glaĉera? Tre probablas ke la argumento estu similaĵo al aliaj naciaj parkoj de Kanado, kiuj havas la formon "Nacia Parko PROPRA-NOMO-NEESPERANTLINGVA" - en tiuj kazoj sencas unue mencii la klarigan nomon "nacia parko" kaj nur poste aldoni la propran nomon. Tamen diskutindas ĉu tion ankaŭ sekvu nomo de nacia parko tute esperantlingva, kiu facile povas transpreni la originan vortordon de la angla originalo. Mi nun nur metas alidirektilon de la titoloj "Glaĉera Nacia Parko de Kanado" kaj "Glaĉera Nacia Parko (Kanado)" ĉi tien, sed mem favorigus la definitivan titolon "Glaĉera Nacia Parko de Kanado". ThomasPusch (diskuto) 13:45, 4 feb. 2017 (UTC)[Respondi]