Diskuto:Naskiĝo de Jesuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Plej dubindaj ruĝaj internaj ligiloj[redakti fonton]

Mi ĉiukaze juĝas, ke la ruĝaj vikipediaj ligiloj pri "la tieldirita Teorio de la du fontoj" pri sendependa redakto de la du Evangelioj de Mateo kaj Luko kaj la "tradicia datado de la naskiĝo de Jesuo al la jaro 1 a.K." estas temoj tiom ekstreme teologie specifaj, kaj ne mirigas ke mi ne trovis iun ajn alilingvan vikipedian tekst(et)on pri ili, kaj ne miras ke ili ankoraŭ estas tiom ruĝaj kiom en decembro 2013, antaŭ pli ol 10 jaroj,‎ kiam la tiam kristanisme fervora uzanto "Ludovica" metis ilin. Mi tre dubas ke tio ŝanĝiĝos dum la sekvaj dek jaroj, kaj forprenas la du ruĝajn internajn ligilojn - sed la frazoj same funkcias kun simpla teksto pri "la tieldirita teorio de la du fontoj" kaj "tradicia datado de la naskiĝo de Jesuo", sen ruĝaj literoj!

Pri aliaj ruĝaj ligiloj de preskaŭ same specifaj temoj, kiel "Loko de la naskiĝo de Jesuo (vidu Mi 5,1 - naskiĝo en Betlehemo)" supozeble estos bone ankaŭ transformi ilin al simpla teksto: Kial damne postuli propran enciklopedian artikolon pri la demando de Loko de la naskiĝo de Jesuo, se la posta aldono jam informas ke laŭ la duonfrazo "Mi 5,1" en la Malnova Testamento laŭtradicie temis pri Bet-Leĥem???? Laŭ mia scio ĉiuj kristanaj eklezio konsentas kun la antikva aŭguro de la Malnova Testamento (alivorte la TanaĥoHebrea Biblio), do la demando estas principe respondita - kompreneble iuj teologoj aŭ hobiaj pensiuloj ĉiam povas elpensi iujn hipotezojn, tamen dubindas ĉu tiam ateistaj esperantlingvaj administrantoj devos krei enciklopediajn artikolojn pri tiuj hipotezoj, se por ili eĉ en la angla, itala, latina aŭ hispana lingvoj ne estas iu ajn enciklopedia artikolo... Sed ĉar mi ne povus por ĉiuj tiuj temoj nun enketi ĉu eblus trovi iun ajn alilingvan vikipedian tekst(et)on aŭ informeron en vikidatumoj pri ili, mi nun ankoraŭ ne tuŝas tiujn aliajn same dubindajn ruĝajn internajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]