Diskuto:Nassau (dinastio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konscias, ke krom la baza signifo de la vorto "domo" [laŭ PIV aŭ Reta Vortaro: "tuta konstruaĵo, destinita por homa loĝado (domo kun unu aŭ pluraj loĝejoj), por oficejoj (urbodomo) aŭ publikaj servoj (stacidomo, Esperanto-domo"] ekzistas flanka, dua signifo ["nobela, eminenta familianaro"], kiu simple estas sinonimo de la vorto dinastio. Se eblas, kaj ĉi-tie facile eblas, mi tamen rekomendas tuj uzi la unusignifan vorton "dinastio", despli ke artikola titolo "domo Nassau" facile povus temi pri iu historia konstruaĵo, kaj kreas miskomprenojn. Do mi ŝovas la titolon "Nassau (domo)" al "Nassau (dinastio)", kaj krome kreas alidirektigon "dinastio Nassau" al la teksto. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

PS: Krome bonas aldono de [[Kategorio:Dinastioj|Nassau]]. T.P.