Diskuto:Nearktiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Kvankam mi ne estas fakulo pri ekozonoj, ŝjane estas du eraroj en tiu nomigo. Unue estas la vorto Arkto kaj ne arktiko, kio estas en aliaj lingvoj, sed ne en Esperanto, do malmankas -ik- en la nomigo. Ik signifas sciencon, ekzemple informadiko. Krome Ne- ŝajne estas en aliaj lingvoj kiel mallongigo de Nea- kaj sinonimo de Nov-; en Esperanto Ne- signifas neadon. Do tiu parto devus esti Nov-. Ekde mia nefakuleco mi proponus Novarktujo aŭ Novarktio (uzado de ambaŭ sufiksoj interbatalas en Esperantio, spite la antaŭe menciita opinio). Se vi scias alinomi, pripensu taŭgecon fari ĝin. Se ne, diru, kaj mi mem faros tion.--kani 21:29, 25. Jan 2009 (UTC)

Mi iom esploris la etimologion, kaj konstatis, ke Kani efektive pravas. La signifo estas la norda (=arkta) parto de la nova mondo. Do la logika termino en Esperanto laŭ mi estas Novarktujo. --PaulP 19:35, 29. Jan 2009 (UTC)

La ĝusta esprimo estas Nov-Arkta regiono. La sufikso UJ havas landan-regionan signifon nur post gentonomoj: "Svedujo", "Ĉinujo" k.t.p. (kaj en iaj analogaj kunmetaĵoj kiel "Esperantujo" kaj "patrujo"). Sed oni ne povas diri Novarktujo kaj simile, kaj ankaŭ ne Meksikujo (la nuna formo de la artikolo parolas pri "Meksikujo", ligante al "Meksikio", kio poste tamen plusendiĝas al la ĝusta formo "Meksiko"). Iu alia korektu tiun kaĉon... Bertilow 20:02, 29. Jan 2009 (UTC)

Dankon Bertilo! La aŭtoro esperis ricevi respondon de la Akademio; jen almenaŭ unu fidinda Akademiano respondis! Mi korektos do laŭe. Dankon! --PaulP 19:13, 30. Jan 2009 (UTC)

Ŝajnas, ke antaŭ preskaŭ du jaroj ni havis kontentigan rezulton de tiu ĉi diskuto, sed antaŭ duona jaro ĝi estis parte nuligita, kun la komento "internacie pli rekonebla". Tamen "ne" havas en Esperanto precizan signifon kaj igas min pensi pri la malo de io, kvazaŭ "nearkta" estus ĉio, kio ne estas arkta. Kial plibonigi la "internacian rekoneblecon" je la kosto de la esperanta komprenebleco? – Umbert'

Vikipediisto:Forstbirdo sisteme fuŝadis ĉiujn artikolojn pri "ekozonoj". Li ne nur aldonis siajn preferatajn nomformojn sed fine eĉ forigis ĉiujn spurojn de la pli raciaj nomoj. Tiel ekz. en ĉi tiu artikolo, kies bona nomo estus "Nov-arkta ekozono", tia nomo jam ne aperas eĉ kiel alternativa formo. Tia agado netolereble subfosas la kvaliton de la Esperanta Vikipedio. --Surfo 13:53, 12. Dec 2010 (UTC)
Mi konsideros rediskuti la aferon en la diskutejo. Dankon pro la rapida respondo. – Umbert' 15:24, 12. Dec 2010 (UTC)
Atentu, diri "sisteme fuŝadis ĉiujn artikolojn" estas ne utila persona atako. Unue ege interesaj artikoj estas pri ekozonoj skribitaj de Forsbirdo. Ni ne havas alian fakulon. Due plibonigi la lingvon estas grava. Sed titolo-milito estas danĝera kverelo : por scienca artiklo du respektindaj titoloj estas ĉiam eblaj. Ekzemple fungoscienco aŭ mikologio. --pino 16:07, 12. Dec 2010 (UTC)
Vi pravas, Pino, kaj mi pardonpetas. Fakte Forstbirdo ŝajnas esti la originala kaj ĉefa verkinto de ĉiuj ekozono-artikoloj, kaj laŭ mi pro tio ĝuu apartan privilegion pripensi la fakan terminaron. Tamen, antaŭe aŭ intertempe kelkaj el la artikoloj uzis aliajn nomojn, eĉ faritajn post diskutoj. Forstbirdo ne nur ŝanĝis la artikoltitolojn sed poste ankaŭ forviŝis el la artikolaj tekstoj la alternativajn nomojn (Nov-Arkta, Malnov-Arkta, Afrik-Tropika, Hinda-Malajzia kaj Nov-Tropika), kiuj ŝajnas al mi tute normalaj esperantaĵoj. Tiu lasta paŝo estis jam tro. --Surfo 17:56, 12. Dec 2010 (UTC)