Diskuto:Neotropiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la vorto "Neotropiso"[redakti fonton]

Ĉu preskaŭ 140 jaroj da esperantlingva laboro pri Geografio kaj Biologio ne klare kaj fortike solvis tiun ĉi demandon? Ĉu estas entute ia fonto por tiu ĉi vorto, aŭ ĉu iu simple inventis ĝin por/en Vikipedio?

  • Ĉu akcepteblas ke eĉ la plej simpla aserto bezonas, kaj prave!, fonton («Oranĝoj estas rondaj.[fonto mankas]») sed vortformojn, eĉ por artikoltitolo, oni senpere inventu?
  • Ĉu neniu rimarkis ke tiu ĉi vorto estas ridiga? Neo-tro-piso — haha!, ja ankaŭ mi neas troan pison!
  • Cetere la latinaĵon "neotropis" (kiu ja etime signifas "nova tropiko") oni prononcas kun akcento ĉe la silabo "tro", ne lastsilabe, kaj do simpla aldono de finaĵo "-o" kreas plian monstraĵon tian kiajn nia lingvo jam troajn alkolektis dum la foraj tempoj de franclingva hegemonio.

Tuvalkin (diskuto) 05:59, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]