Diskuto:Nepalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teksta kodigo[redakti fonton]

Mi estas japano. Mi nepovas legi la paĝon! Ĉar multaj literoj kun supersignoj fantomiĝas! --anonimulo en aprilo 2005

Kio ajn tiam estis la kialo, sendube ĝi baldaŭ post tio solviĝis. Mi konas la tekston ekde aprilo 2006 kaj neniam vidis problemon. ThomasPusch (diskuto) 17:54, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

Enkonduko[redakti fonton]

Mankas al ĝi bona enkonduko. Vidu ekz la anglan aŭ la francan.--Denizo 22:38, 10. Apr 2007 (UTC)

Evidente tiu miso poste estis prilaborita. Nun la enkonduko tute kontentigas. ThomasPusch (diskuto) 17:54, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

La artikolo havas statuson esti "leginda", ankaŭ miaopinie estas leginda, kaj estas en la listo de kandidatoj por vikipedia artikolo de la semajno. Mi tamen ne pretus nun nomumi ĝin artikolo de la semajno, ĉar laŭ mi estas tro da ruĝaj ligiloj pri gravaj subtemoj, do sume la temo en la kompleta vikipedio estas malsufiĉe traktata. Miaopinie almenaŭ estu biografiaj artikoletoj pri la aktualaj ŝtatestro kaj ĉefprezidanto, artikoloj pri la blazono de Nepalo kaj pri la plej gravaj temoj de la administra divido de la lando, do tri sumaj artikoloj pri la zonoj, distriktoj kaj regionoj de Nepalo, kaj unuopaj artikol(et)oj pri ĉiu el la 14 zonoj. Sume laŭ nuna stato mankas 20 kerne gravaj vikipediaj tekstoj pri la lando, kaj necesus komuna fortostreĉo por plenigi tiujn truojn. Eble helpus kandidatigi la landon vikipedia "lando de la monato"... --ThomasPusch (diskuto) 17:54, 8 Aŭg. 2013 (UTC)