Diskuto:Nikeforo Kalisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikeforo Kalisto Xanthopoulos estas je du trionoj esperantigita kaj je la lasta triono france latinliterigita formo de la nomo origine skribita per greka alfabeto. La franca latinliterigo estas transprenata per multaj latinliteraj lingvoj, sed por Esperanto ĝi ne tre taŭgas, ĉar la litero "x" tute ne ekzistas kaj la "ou" prononciĝas nur "u". Tial logikas esperantigi ankaŭ la lastan trionon, al formo "Ksantopulos" respektive kun e-lingva finaĵo "Ksantopulo", alternative eble ankaŭ "Ksanthopulo(s)" por gardi la ideon ke temas pri "θ", ne pri "τ", kvankam en Esperanto la sono de litero "θ" ja ne ekzistas kaj la transliterigo "th" same malperfektas kiom en la franca. Alternative cetere eblus simple nomi la artikolon "Nikeforo Kalisto" kaj rezigni pri la lasta nomero, kiel laŭ nuna stato faras ekzemple la greka kaj hispana vikipedioj. Konsiderante la plurajn eblojn de esperantigo (mi persone ankaŭ kontentus pri laso de la greklingvaj finaĵoj, nur e-lingva transliterigo, kio estus "Nikeforos Kalistos Ksanthopulos"), mi sekvas la modelon de la greka vikipedio (ja la unua lingvo de Nikeforo) kaj simple renomas la artikolon Nikeforo Kalisto. --ThomasPusch (diskuto) 21:47, 14 Mar. 2013 (UTC)