Diskuto:Nikolaj Evstifejev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la enciklopedio de Esperanto de 1934 li literumiĝas "Nikolai Evstifejev", sen patronomo, la retejo esperanto.sk aŭ la bulteno de Eŭropa Esperanto-Unio (n-ro 114, marto 2012) nomas lin "N. P. Evstifejev", kun patronoma mallongigo "P.", sed en detala germanlingva eseo pri la stalinisma pereigo de la sovetunia Esperanto-movado en 1936-38 de la slavisto Andreas Künzli li nomiĝas http://www.plansprachen.ch/Esperanto_Stalinismus_Sowjetunion_1920-30er.pdf "Nikolaj R. Evstifeev", kun patronoma mallongigo "R." (paĝo 8). Laŭ la helpilo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj la formo "Nikolaj Evstifejev" por persona kaj familia nomoj preferindas. Nur restas dubeto kiu vere estis la patronomo, kaj ĉu la mallongigo "P." respektive "R." ĝustas. Eblus hipotezi ke la cirila majusklo de la sono "R" aspektas kvazaŭ latinlitera "P", sed tiom simple supozeble ne estas, ĉar evidente la koncernaj aŭtoroj bone komprenas la rusan kaj ne iritiĝus per tiom simpla erarigo... Sen ke mi povas solvi la demandon pri la ĝusta patronomo, mi ĉiukaze laŭ la helpilo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj ŝovas la tekston al titolo "Nikolaj Evstifejev", kun finaĵoj -aj kaj -ejev. ThomasPusch (diskuto) 14:03, 26 Sep. 2014 (UTC)