Diskuto:Nippona Artista Proleta Federacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tro multe da 'p'[redakti fonton]

@NicoRay: Saluton kara, kial vi tradukis la nomon kiel Nippona kaj ne Nipona, laŭ Esperantista skribkutimo? Amike, ~nmaia d 21:47, 28 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@NMaia: Fakte, "Nipono" estas la formo trovebla en PIV. Tamen, la organizo NAPF mem elektis la vortovariaĵon "Nippono" eble el la japana skriba/prononca "Nippon". Tio estas simila al "Hokkajda Esperanto-Ligo". Esperante, Hokajdo estas alia formo. Ni ne devas ŝanĝi proprajn nomojn. Amike,--Salatonbv (diskuto) 19:56, 30 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Dankon pro via klarigo, mi ne antaŭsciis, ke ili mem elektis tiun nomon. Do, mi ne kontraŭas al la nuna nomo. ~nmaia d 20:40, 30 jan. 2017 (UTC)[Respondi]