Diskuto:Noam Chomsky/Esperanto ne estas lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu tiu ĉi artikolo ne estas "originala esplorado"? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 21:57, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Kiu estas tiu, kiu ne havas ĝustan ideon?[redakti fonton]

Nun aperas la jena frazo en la artikolo: "Ŝajnas ke Chomsky simple ne havas ĝustan ideon pri kio fakte estas Esperanto, kaj ke li havas bildon ke Esperanto estas nur projekto kun 16 reguloj kaj kelkdeko da vortoj." Laŭ mi la verkinto de ĝi ne komprenas kion celas Chomsky uzante la vorton "lingvo": Ni ĉiuj scias ke Esperanto - almenaŭ iugrade - ja estas lingvo en la senco ke oni povas komuniki per ĝi (kaj tiu ĉi teksto pruvas ĝin). Sed - almenaŭ en ĝia nuna stato - ĝi ja estas senutila kiel esplorobjekto en la kampo de generativa lingvistiko, kaj tion celas Chomsky. 24.134.15.181 22:39, 29 Okt. 2013 (UTC)