Noam Chomsky/Esperanto ne estas lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laborpaĝo pri la diraĵo de Chomsky ke "Esperanto ne estas lingvo" kaj ties sekvoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Dum prelego (en 2003 ?) al demando ĉu generativa gramatiko aplikiĝas al Esperanto, li respondis "Esperanto ne estas lingvo". Tiu diro kaŭzis grandan emocion en la esperantistaro kiu abunde reagis kaj plu reagas. Ĉar Chomsky estas taksata unu el la plej eminentaj lingvistoj, kaj krome ĉar li estas oponanto al politiko en sia lando kaj simpatianto de anarki-sindikatismo, movado kies iuj branĉoj rekte subtenas Esperanton, lia diro estas des pli ŝoka. Se iu stultulo estus tion dirinta neniu komentarius.

Ŝajnas ke Chomsky simple ne havas ĝustan ideon pri kio fakte estas Esperanto, kaj ke li havas bildon ke Esperanto estas nur projekto kun 16 reguloj kaj kelkdeko da vortoj. Aliflanke, ŝajnas ke tre multaj homoj ne havas ĝustan ideon pri la lingvaj teorioj de Chomsky, kaj miskomprenas liajn fakajn esprimojn kaj terminojn. Li inventadis proprajn terminojn kaj difinojn (kaj nemalofte modifis ilin), kiuj foje draste varias de la ĉiutaga uzo de la samformaj vortoj.

Noam Chomsky: "Esperanto ne estas lingvo"[redakti | redakti fonton]

Ĉu Esperanto havas generativan gramatikon? Al ĉi tiu demando respondas negative unu el la plej famaj lingvistoj en la mondo Noam Chomsky. "Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi," skribas la profesoro de lingvistiko ĉe MIT-universitato al Eric Benech[1]. "Mi ne scias, kion respondi al Noam Chomsky. Mi ankaŭ ne sufiĉe bone regas la usonan," konsterniĝas Benech, franca esperantisto kiu ĉiam legas la librojn de Chomsky kun granda intereso. La 72-jaraĝa Chomsky estas ankaŭ unu el la plej konataj politikaj disidentoj en Usono.

Ĉu gravas ĉu la plej grava lingvisto en la mondo opinias ke Esperanto ne estas lingvo? Kaj kio cetere estas tiu generativa gramatiko, kiu laŭ opinio de Chomsky tiom mankas al Esperanto? Zlatko Tisljar, direktoro de la internacia asocio Inter-Kulturo, klarigas: "La homoj havas en si enkonstruitan generativan gramatikon, t.e. genetikan planon kiel konstrui lingvon. Mallonge dirite, temas pri sinsekvo de frazoj kiuj konsistas el materia (substantiva) kaj nemateria (verba) komplekso, kiuj disdividiĝas laŭfunkcie je ĉiam pli etaj detaloj, proksimume laŭ la sistemo de transformaciaj reguloj de Chomsky. Sed por reale konstrui la lingvon oni uzas arbitre elektitajn materialojn - la vortojn. La gramatiko estas generativa, la leksiko estas arbitra, hazarda kaj elektebla."

"Lingvoj uzataj de homoj - eĉ se nur du - por komuniki kaj signi identecon de grupo estas homaj lingvoj senkonsidere pri tio kiam kaj kie ili ekestis. Lingvoj estas mallongdaŭraj provizoraj lingvoj inter eta infano kaj patrino same kiel piĝinaj lingvoj aŭ kiel lingvoj iniciatitaj de unu homo aŭ fakula grupo, se ilin akceptas kaj uzas homaj grupoj," opinias Tisljar. "Sendube la plej granda homa lingvo kreita en 'laboratorio' kaj normale uzata estas la bahasa indonesia kun 200 milionoj da uzantoj. Tiu ĉi traktaĵo estas skribita en Esperanto, lingvo kiun Noam Chomsky proklamas neekzistanta."

"Kian opinion havas Chomsky pri la imperiismo de la angla, la lingvo 'politike korekta' ? Ĉu li opinias tion normala?" diras Henri Masson, redaktanto de la gazetara kaj rebata servo de SAT-Amikaro kaj prezidanto de la asocio 'Espéranto-Vendée'. Masson ne scias sub kiu kategorio pritrakti la aferon, ĉu lingvistike, ĉu ideologie? "Prefere ol havigi al li opinion, eble valorus fari al li demandojn, kiuj devigus lin pripensi, nedevige rekte pri Esperanto, kaj sen rimarkebla signo pri nia esperantisteco. La problemo estas, ke tro rekta pritrakto de Esperanto riskas puŝi lin formuli, eĉ eble publike aŭ skribe, pliajn senfundamentajn asertojn pri Esperanto kaj enprofundiĝi en la eraron."

Marko Naoki Lins de la Komunikadcentro timas, ke koleraj mesaĝoj de 'verdaj finvenkistoj' malhelpos al la plibonigo de la publika bildo de Esperanto kaj esperantistoj. "Mi komprenas la konsterniĝon, sed vere ne indas krei novan malamikon de Esperanto. Se vi respondas, bonvole altnivele kaj tre afable respondi al profesoro Chomsky. Nepre ne sendu kolerajn mesaĝojn."

Chomsky: Krei lingvon, kiel koncepto, multe trompas[redakti | redakti fonton]

La Intervjuo: Faculty Forum Online: A Conversation with Noam Chomsky (jan. 2015) grave helpas por kompreni la pensadon de Chomsky:

Citaĵo
 (Demando): Kiuj estas la fundamentaj diferencoj inter parolataj kaj inventitaj lingvoj, ekz-e, Elfish, kaj kiaj estas la ĉefaj malfaciloj rilate al inventi lingvon? (Respondo): Nu -- krei lingvon, kiel koncepto, multe trompas. Ni rigardu tiun plej bone konatan, Esperanto. Observi Esperantan gramatikon ne rivelas ties regulojn, same kiel Hispanan gramatikon pri ĝiaj reguloj. Tiujn apenaŭ iuj scias; ilin oni trovu. Sed klopodi trovi principojn reale operaciajn, kiam oni konversacias, estas problemo kvazaŭ konstati tion kio okazas en la opta sistemo kiam stimulo trafas retinon kaj tiam oni vidas ion; tio estas tre kompleksa — ne eblas introspekti tion. Oni ne senpere komprenas tiun fenomenon, kies funkciadon povas deĉifri nur ekstera observado. Tio estas same valida pri lingvo. Kiam iu pretendas sin scipovi Esperanton, li efektive scias sian propran lingvon aŭ latinidajn lingvojn senkonscie, preter konscia tavolo, same kiel oni ne povas memkompreni siajn proprajn sistemojn digestan, optan, kaj similan. Inventitaj lingvoj estas, do, nur inventaĵoj de ekstreme surfacaj elementoj pri lingvoj, kiel vorta, fonetika, aŭ sintaksa elektoj. Ĉi ĉiuj estas faktoj pri lingvo, sed ja surfacaj. Kio fakte okazas, ekzemple, en dialogo, tio estas io profunda kaj malsupre de konscia konstato. Kaj ĝi aktuale estas subjekto kiun lingvistiko kaj kogna scienco penas surfacigi. Sed ilian laboron nekonscie kaperas personoj kiuj pretendas esti kreinta lingvon. Nu, kion ili faras, tio estas rekunmeti iujn surfacajn detalojn de ilia jam ekzistanta lingvistika scio. 

Ŝajnas laŭ tio, ke ankaŭ Chomsky devus konsideri tion, kiun unulingva Esperanto-denaskulo (ĝis ekz. la 6-a vivojaro) parolas, kiel "lingvon". En retletero de la 25-a de nov. 2017 al Lu Wunsch-Rolshoven, kiu antaŭe informis lin pri la milo da Esperanto-denaskuloj, li skribis: "Esperanto is a language for native speakers, but it is not what is described by the 'grammars of Esperanto.'" (Esperanto estas lingvo por denaskuloj, sed ĝi ne estas tio, kio estas priskribita per la 'gramatikoj de Esperanto'.)[2]?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kopio de Noam Chomsky: "Esperanto ne estas lingvo"[rompita ligilo], en diskutgrupo lingva-demokratio · Por Esperanto kaj lingva demokratio, de Komunikadcentro ĉe esperanto.org - 15-a de Majo, 2003
  2. Revuo Esperanto de marto 2018, artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven en paĝo 59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Diskutoj estas ankoraŭ legeblaj en la reto kvankam unu ofte menciita dokumento malaperis. Tamen de ĝi ekzistas la video-versio kaj parta transskribaĵo:

Eblaj serĉoj pri la temo:

Sekvoj de "Esperanto ne estas lingvo"[redakti | redakti fonton]

Aliaj paĝoj pri Chomsky kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]