Diskuto:Nobla gaso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "neŭtraj gasos" ne pli bonus ? tio estus pli priskriba, kaj nobela gaso estas tiom svaga kaj literara! aŭ ĉu tiu termino estas pli internacia ? mi dubas. —La komenton aldonis, sen subskribo, Eliott (diskuto • kontribuoj)

Laŭ [1], la prava nomo estas nobla gaso, ne nobela gaso. En la angla ĝi nomiĝas "noble gas", kaj en la germana "Edelgas" (edel = nobla). Ĉi tiu nomo ankaŭ aliloke uzatas en la reto, tial mi konsideras ĝin bonan internacian nomon. Schuetzm 15:05, 4. Jan 2004 (UTC)
Se neniu protestos, mi movos la paĝon al "Nobla gaso". Schuetzm 15:19, 4. Jan 2004 (UTC)
Certe "nobela" ne taŭgas, ĉar ĝi ŝajnas rilati al Nobel-premio. Mi kunsentas kun Eliott, ke "nobla gaso" ne estas tiom priskriba, ĉar la vorto "nobla" ĉi tie uzatas figure (certe nobluloj havas nenion rilatan al gasoj!). Mi proponas la titolon inerta gaso. Fakte, ReVo  inerta en ReVo signifas ĝuste "ne reaganta ĥemie", kaj ĝi eĉ estas oficiala vorto, do kion ni deziras plu? :-) Ĉu iu kontraŭas la alinomadon? Amike, --WinstonSmith 13:16, 29 Aŭg. 2011 (UTC)
En Nova PIV aperas kaj "inerta gaso" (sur la paĝo 472, ĉe la kapvorto "inerta") kaj "nobla gaso" (sur paĝo 787, ĉe la kapvorto "nobla"). Ĉar "nobla metalo" estas samskema esprimo, la artikolo povas reteni sian nunan titolon. --Tlustulimu 13:28, 29 Aŭg. 2011 (UTC)
(+) Krome "nobla gaso" estas laŭvorta traduko de la jenaj esprimoj:
  • angla: noble gas,
  • germana: Edelgas,
  • pola: gaz szlachetny
  • hispana: gas noble
  • itala: gas nobile
Pliajn formojn mi ne trovis, kiuj subtenas la formon "nobla gaso". Sed eble miaj vortaroj estas parte tro malgrandaj. --Tlustulimu 14:12, 29 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi trovis la pluralan formon "noblaj gasoj" en trilingva fakvortaro pri kemio kaj rilataj sciencoj. Temas pri la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", eldonita en 1993, en Usono. Do la bazo por alinomigo estas tro malgranda. Krome eĉ ReVo mencias la formon "nobla gaso", sed apud "inerta gaso". Eble ni povus krei alidirektilon al la nuna artikolo, nome "inerta gaso". Sed ni ne devos krei ĝin, ĉar la fakvortaro eĉ ne mencias ĝin. --Tlustulimu 14:57, 29 Aŭg. 2011 (UTC)

Kiu scipovas la germanan, bonvolu kontrolu kaj fintraduku priskribojn de la bildoj, ili estas prenitaj el la germana artikolo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Maksim (diskuto • kontribuoj)