Diskuto:Nombro de Esperanto-parolantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "Nombro de ..." signifas ke temas pri la nombrado de la menciita aro (kiel nombri jenan aron?). Se temas pri la rezulto de la nombrado oni parolu pri "Nombro da ..." (Kiom da ... ? ). Mi ne opinias ke la titolo de la artikolo estas ŝanĝinda (la temo ĝuste estas la problemo kiel nombri). Tamen en la teksto iuj de devus esti ŝangixitaj al da. Arno Lagrange 11:37, 7. Nov 2003 (UTC)

Nu, ŝanĝu laŭplaĉe. Mi fajfas pri ĉi tiu gramatikero.  ;-) --Chuck SMITH 12:23, 7. Nov 2003 (UTC)

La ligo al "Diskutlisto pri nombro de parolantoj" (http://groups.yahoo.com/group/nombro-de-parolantoj) ne funkcias; oni ricevas la respondon

"Group Not Found There is no group called nombro-de-parolantoj. Please make sure you typed the web address correctly. If you have done so, the group may no longer exist."

Ĉu iu skriberaro en la adreso, aŭ ĉu tia grupo ne ekzistas kaj la ligo estu forigata? Gunnar Gällmo 17:25, 12. Maj 2005 (UTC)

Mi havas ideon pri alia metodo![redakti fonton]

Mi havas ideon pri nova metodo da taksado (eble la "pli" fiddinda nun, ni diru pli bone la malpli malfidinda!): Nun la Vikipedio estas sufiĉe bone konataj kaj disvastigitaj en la komputilhavantula mondo. Nu, la dana Vikipedio ricevas pr. po 4000 vizitojn tage, la Esperanta 3000. Estas 5 milionoj da danoj, oni tiamaniere konkludus, ke estas 5/4x3 = 3,6 milionoj da esperantolingvanoj. (aŭ ĉu oni supozu, ke ili pli retumas ol la danaj? hmm!! konjekteble malpli, ĉar en multaj landoj komputiloj ne estas tiom disvastigitaj kiom en Danio. Eble oni devus provi per aliaj lingvoj, aŭ per "korbo" da pluraj.

(Eliott)

Ne forgesu, ke estas 1300 milionoj da ĉinoj ... .-) --(Mo)
Kompreneble ĉe la metodo proponita de Eliott oni komparas nur la retan aktivecon. Se oni komparas kun Danio (aŭ aliaj simile industriigitaj landoj), oni ricevas takson pri la kvanto de rete (simile) aktivaj homoj. --Lu 20:17, 22. Jan 2008 (UTC)
La metodo plaĉas al mi, ekzemple por la nova rubriko "Indikoj pri ...". --Lu 20:17, 22. Jan 2008 (UTC)

Reta aktiveco -> kvanto de parolantoj?[redakti fonton]

Unuflanke la Esperanto-parolantoj loĝas dise, do supozeblas pli granda reta aktiveco, ĉar ili deziras praktiki la lingvon, sed malofte povas en la eksterreta vivo. Aliflanke preskaŭ ĉiam temas pri dua lingvo - kaj oni povas supozi, ke la reta aktiveco en la dua lingvo principe estas malpli forta ol en la unua lingvo. Aŭ ĉu tio estas eraro? Ĉu la Esperanto-parolantoj uzas sian unuan lingvon eksterrete - kaj rete ĉefe Esperanton? --Lu 20:17, 22. Jan 2008 (UTC)

Mi konjektas ke jes inter esperantoparolantoj estas pli granda proporcio da retumantoj -pro diversaj kaŭzoj : malproksimeco, kulturnivelo, ekonomia nivelo-. Se kompari kun eŭskoparolantoj, granda parto inter ili estas kamparanoj kun nenia reta aktiveco. Inter la duonmiliona eŭskparolantaro - kiu certe estas centprocente almenaŭ dulingva aŭ eĉ plurlingva- nur malgranda parto aktivas en la reto. Nombro da retpaĝoj tiel ne povas rekte helpi kalkuli nombron da parolantoj ĉar la socia situacio de la lingvoj tre malsimilas - la slovena estas ŝtata lingvo, la eŭska kaj la kimra estas etnaj lingvoj en ŝtatoj kie alia granda lingvo estas oficiala (ĉu hispana ĉu franca ĉu angla), Eo estas planlingvo plej ofte vole lernita de homoj kiuj elektas ĝin interesiĝas pri ĝi kaj klopodas por agi por ĝi : sekve esperantistoj tutcerte pli aperas en la reto ol eŭskoj, tamen ili certe ne estas tiom multnombraj. Cetere Esperanto preskaŭ neniam estas unua lingvo, sed plejofte dua lingvo aŭ eĉ tria, kvara, kvina, sesa ... Ne estas kompareble nombri parolantojn de unua lingvo kun parolantoj de dua (tria kvara ...) lingvo. Kiom da homoj parolas la anglan (francan, rusan, ĉinan, ...) kia unua lingvo, kiom kia dua lingvo kaj je kiu nivelo ? Ĉio tio estas konsiderinda preter simpla nombrado. Arno Lagrange  22:07, 22. Jan 2008 (UTC)
Mi ne volas rekte uzi la retan aktivecon por studo, sed por kruda takso, ankaŭ por kompreni, ĉu kelkaj ekstremaj taksoj estas iel kredeblaj.
Mi certas, ke la _videbla_ Esperantoparolanto estas pli retema ol la videbla eŭsko. La demando estas, ĉu ne ankaŭ malantaŭ la videblaj, mi celas, ankoraŭ videble aktivaj Esperantuloj kaŝiĝas granda amaso da homoj, kiuj iam lernis Esperanton, sed dum jardeko(j) ne praktikis. Mi hazarde konatiĝis kun pluraj tiaj homoj, kiuj flue parolis Esperanton eĉ post dek aŭ dudek jaroj. Ĉu do iusence ankaŭ Esperantujo havas siajn forajn kamparanojn, kiuj apenaŭ rilatas kun la videbla parto?!
La anglan parolas laŭ la taksoj ĉ. 300 ĝis 500 milionoj da homoj kiel unua lingvo, ĉ. 200 milionoj ĝis 1,4 miliardoj kiel dua lingvo. English Language
Ni prenu eble la "maksimume 50.000" Esperantoparolantoj de Ziko (simile Simono Pejno): Konsiderante, ke la angla havis en la jaro 2000 proksimume 1750foje tiom da teksto en la reto kiel Esperanto, niaj (eventualaj) 50.000 kompareblus kun ĉ. 90 milionoj da anglalingvaj parolantoj kun sama reta aktiveco. Fakte estas, kiel dirite, ĉ. kvinfoje tiom da anglalingvanoj (unua lingvo) kaj ĉ. 2- ĝis 16foje tiom da anglalingvanoj (dua lingvo). Ĉu ni sukcesas kredi, ke la reta aktiveco de la Esperanto-parolantoj (mezume, inkluzive de ĉiuj homoj, kiuj bone lernis antaŭ tridek jaroj, sed poste ne plu aktivis) estas kvin ĝis dek kvin fojojn pli granda ol la mezuma aktiveco de la anglalingvanoj?
Flanke la enmetita citaĵo povas ankaŭ servi por komprenigi, ke pli ol la pura kvanto de Esperantoparolantoj gravas la aktiveco de ili. --Lu 18:21, 23. Jan 2008 (UTC)

Citaĵoj[redakti fonton]

Bedaŭrinde mankas klaraj fontindikoj por ekzemple Dietterle, Forster, Frank kaj Lindstedt. Ĉu iu posedanto de libroj aŭ artikoloj de ili povus liveri tiujn? Grandan antaŭdankon! --Lu 20:17, 22. Jan 2008 (UTC)

Rilato inter membronombroj kaj parolantaro[redakti fonton]

Kelkfoje oni pridubas la taksojn de 500.000 aŭ de du milionoj asertante, ke en iu urbo aŭ lando ne videblas tiom da parolantoj. Mi atentigas, ke lingvoscio (sen praktikado) ne estas facile videbla aŭ konstatebla - se oni ne amase pridemandas. Homoj ofte lernas kaj eble praktikas lingvon, kiam ili havas proksimume dek kvin ĝis dudek kvin jarojn. Poste granda parto malaperas, sed laŭ multaj raportoj ili plu kapablas la lingvon (se temas pri Esperanto) ankoraŭ relative bone post jardekoj. Homoj ofte ne tuj dum la eklernado membriĝas en Esperanto-asocio. Eble poste kiel junaj plenkreskuloj ili membras dum ĉ. kvin jaroj en la junulara asocio. Se ili post tio vivas ĉ. kvardek jarojn, ni povas taksi, ke la kvanto de tiuj membroj estas tre proksimume okfoje la kvanto de membroj. Al tio aldoniĝas la homoj, kiuj pro plej diversaj kaŭzoj neniam membriĝas - ĉar ili lernas nur el libro, en kurso sen ligo al asocio ktp. --Lu 12:24, 31. Jan 2008 (UTC)

Malpreciza taksado - provmaniere prezentata laŭ niveloj de la Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj; bazo: 18'000 membroj IM & AM en 2008

Koncerne la parolad(produktad)-kapablon: - nivelo A1 kaj A2 ne gravu ĉi tie -

A1 A2 B1 B2 C1 C2 sumo B1 ĝis C2 sumo B2 ĝis C2 rimarko
UEA 500? 2'000? 7'000 6'000 2'000 500 15'500 8'500 membroj IM & AM
eble ? 50'000? 26'000 12'000 4'200 800 43'000? 17'000 en la mondo, en Eŭropo?

Koncerne la legad-(komprenad-)kapablon: - niveloj A1 ... A2 ne gravu ĉi tie -

A1 A2 B1 B2 C1 C2 sumo B1 ĝis C2 sumo B2 ĝis C2 rimarko
UEA ? 500? 3'500 5'000 6'000 3'000 17'500 14'000 membroj IM & AM
eble ? ? 50'000? 30'000 15'000 5'000 100'000? 50'000 (en la mondo?) en Eŭropo?

Koncerne la skribad-(produktad-)kapablon (Provu taksadon): - niveloj ... ne gravu ĉi tie -

A1 A2 B1 B2 C1 C2 sumo ... ĝis C2 sumo B1 ĝis C2 sumo B2 ĝis C2 rimarko
UEA ? membroj IM & AM
eble ? kie validu?

Tio montru, ke la nombra kvanto de la Esperanto-povantoj dependas ankaŭ de la tipo de kompetento (parolad-, legad-, skribad-k.) kaj de la limo/baro, ekde kiu la esploro gravu.-- Tion ĉi skribis je 13:02, 16. Nov 2009 IP-n-ro 194.95.67.1 --Lu 23:33, 20. Nov 2009 (UTC)

Tre belaj tabeloj - sed de kie venas la taksoj? Ĉu estas iu ajn bazo por tio? --Lu 23:33, 20. Nov 2009 (UTC)

"Se tia denceco de esperantoparolantoj estus en tuta mondo, ..."[redakti fonton]

Ne havas sencon tiuj frazoj, kiujn enmetis anonimulo, ĉar el la diversaj censoj ni ja scias, ke tia denseco (ne "denceco") neniel estas en la tuta mondo, sed tre malsama en diversaj landoj, de Rusio (7 parolantoj en miliono) ĝis Hungario (445/448 parolantoj en unu miliono da loĝantoj). Se oni volas fari fidindan takson, oni konsideru la malsaman densecon en la diversaj landoj, ĝuste laŭ la censoj. --Lu 11:22, 21 Dec. 2011 (UTC)

Nombro de denaskaj Esperanto-parolantoj[redakti fonton]

Indas aldoni la taksojn pri denaskaj Esperanto-parolantoj, ĉu ne? Haarmann, Corsetti... --2.173.167.7 09:18, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]