Diskuto:Nord-ĝermana mitologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie, oni ŝanĝu la anglecan kombinojn "Th" kaj "Dh" kun la veraj (pra)islandaj literoj "<THORN>" kaj "<ETH>". (Jes, mi scias ke eĉ islandanoj tiel transskribas kiam ili ne trovas la ĝustajn klavojn, sed verŝajne ankaŭ tion kaŭzis angla influo...)

--Vikipediisto:bab

Kion pensas la aliaj?

Mi konsentas. Ni tamen ne forgesu fari alidirektojn de la nomoj kun "th" kaj "dh", kiam ni plenigos la unuopajn artikolojn. --Vikipediisto:Unukorno
Se temas pri aŭtentikeco, ili aperu per runoj! ;) -- :)
Fakte ne, :)... Nur malmultaj el la nomoj aperas rune. Plimulto venas de islandaj verkoj skribitaj dum mezepoko per...latinaj literoj. Ĉi tie ne aparte temas pri aŭtentikeco, sed ke "th" kaj "dh" estas angleca maniero redoni la literojn.
Cetere, ĉu runoj entute eblas per Unikodo?

--Vikipediisto:bab


Jen paĝo pri runoj en Unikodo: http://www.megabaud.fi/~karttu/Runes/runicode.html [bedaŭrinde intertempe ne plu atingebla]

Bertilow 23:04, 19. Jun 2003 (UTC)

La lastaj ŝanĝoj (anonimaj, de 24/5) estas grandarte fuŝe faritaj. Toro al Thoro por Þórr, kaj simile, koincidas nek al formoj fakte uzitaj en esperanto, nek al la norena fonetiko; Frejo estas maskla vanio, do ne estas kialo ŝanĝi al Freja por Freyr; en la norena nomo Sif la fina -f estas elparolata kiel -v, do ne estas kialo ŝanĝi la esperantan formon de Sivo al Sifa, ktp.

Mi proponas nuligon de tiuj ŝanĝoj.

Gunnar Gällmo 17:36, 24. Maj 2006 (UTC)

Titola ligostreko[redakti fonton]

Mi ne konvinkatas ke la ligostreko en la titolo "nord-ĝermana mitologio" nepras: laŭ mi la titolo "nordĝermana mitologio" aspektus pli normala, kaj same kompreneblus. Ĉu estas kontraŭaj argumentoj? ThomasPusch (diskuto) 19:29, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]