Diskuto:Nova PIV

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu tiu ĉi paĝo bezonatas? Almenaŭ renomu ĝin ion kiel "PIV2", kiu almenaŭ estas neformala nomo kiun oni uzas por nomi la novan version. Sed "Nova PIV" ŝajnas al mi kiel nenio pli ol priskribo, kaj priskribo kiu malaktualiĝos -- kiam tria versio aperos, ĉu oni devos ŝanĝi la titolo de artikolo?!

Sed vere, laŭ mi, tiu ĉi aparta artikolo entute ne ekzistu. La informo estu parto de la artikolo Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Kial oni bezonas apartan artikolon por ĉiun eldonon? (Mi agnoskas, tamen, ke PIV2 estas pli ol nova eldono kaj vere estas reverkita.) Mi preferas ke estu nur unu paĝo, kaj (se vi volas) nomoj kiel "PIV2" povas redirekti tien. Sed "Nova PIV" estas forigenda, laŭ mi.

--Jacob SCHWARTZ

Pri tio mi konsentas. --Brion VIBBER