Diskuto:Nova sinagogo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

El la en la pasintaj du monatoj kreitaj artikoloj de Thomas Pusch pri judismo en Germanio, mi opinias plurajn artikolojn esti tiom bonaj ke ili meritus la statuson de almenaŭ leginda, eble elstara artikolo: ili ĉiuj estas ampleksaj, lingve senriproĉaj, havas malmultajn ruĝajn ligilojn (tio signifas ke ankaŭ kreiĝis teme parencaj artikoloj) kaj estas bone bildigitaj. Temas pri Nova sinagogo de Majenco, sinagogo de Worms, juda tombejo de Worms kaj nova sinagogo de Berlino. Fakte, laŭ mi ĉiuj, eble ankaŭ la iom malpli ampleksa teksto sinagogo de Speyer) estus kandidatoj por la ĉefpaĝa artikolo de la semajno ... plej bone ne unu post la alia, por ne tro koncentrigi la ĉefpaĝon pri nur unu temego (judismo), sed eble kun interspaco de du aŭ tri monatoj... El la artikoloj, iuj havas plurajn entekstajn referencojn, aliaj ne, sed sendepende de tio mi konsideras ilin rekomendindaj. --Aidas (diskuto) 13:06, 4 Feb. 2013 (UTC)