Nova sinagogo de Majenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova sinagogo de Majenco

sinagogo
Estiĝo 2010
Lando Germanio vd
Situo Majenco
Situo
Geografia situo 50° 0′ 31″ N, 8° 15′ 34″ O (mapo)50.00878.25931Koordinatoj: 50° 0′ 31″ N, 8° 15′ 34″ O (mapo)
Nova sinagogo de Majenco (Rejnland-Palatinato)
Nova sinagogo de Majenco (Rejnland-Palatinato)
DEC
Nova sinagogo de Majenco
Nova sinagogo de Majenco
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Situo de Nova sinagogo de Majenco
Map
Nova sinagogo de Majenco
vdr

La nova sinagogo de Majenco (germane Neue Synagoge Mainz) ekde la 3-a de septembro 2010 estas la sekvaĵo de antaŭaj sinagogoj en la centro de la historia germania urbo Majenco. Ĝi konstruiĝis en la loko de la malnova ĉefa urbocentra sinagogo en la strato Hindenburgstraße de la urboparto Mainz-Neustadt. La placo antaŭ la sinagogo estis nomita Synagogenplatz, do "sinagoga placo".

Historia situacio kaj planado[redakti | redakti fonton]

La urbo jide nomita Magenza tra multaj jarcentoj estis signifa juda centro borde de la rivero Rejno, ĉe grava komerca vojo inter la judaj komunumoj de Flandrio, Nederlando, norda kaj okcidenta Germanio unuflanke kaj suda Germanio, Svislando kaj Aŭstrio aliflanke. Dum jarcentoj la urbo estis karakterizita ne nur per kristanaj kirkoj, sed ankaŭ per pluraj elstaraj sinagogoj. Tiu tradicio estis finigita per la pogromo de novembro 1938. Post la Dua Mondmilito la urba juda komunumo komence nur havis malmultajn membrojn. En 1989, antaŭ la falo de la Berlina Muro, kiu signis la komencon de la disfalo de la ŝtatoj GDR, Sovetunio kaj la aliaj komunismaj reĝimoj en Eŭropo, la urba juda komunumo laŭ propraj informoj havis 140 membrojn. La alta nombro de judaj alvenintoj el Orienta Eŭropo dum la sekvaj jaroj signife repligrandigis la komunumon kaj renecesigis grandan sinagogan konstruaĵon. En decembro 2006 la urba juda komunumo havis proksimume 1050 membrojn.

En 1999 okazis arkitekta konkurso pri novkonstruo de sinagogo kaj de juda komunuma centro - la konkurson gajnis la arkitekto Manuel Herz. La komenca takso pri kostoj antaŭvidis konstrusumon de 11 milionoj da Eŭroj, el tio la urbo Majenco garantiis kontribui 3,5 milionojn da Eŭroj. La finaciga modelo antaŭvidis, de la urbo, la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj la registaro de Germanio transprenu po trionon de la kostoj. La konstruaĵo oficiale permesiĝis en 2000, sed nur en oktobro 2008 vere malkonstruiĝis la dogana oficejo kiu en 1955 estis konstruigita je la loko de la historia sinagogo, sed sekve la sinagoga novkonstruo povis komenciĝi.

La kunvenejo de la nova sinagogo havu lokon por 450 homoj, kvinoble pli ol la antaŭa, provizora kunvenejo de la juda komunumo. La planata modernisma kaj simbolisma stilo de la konstruaĵo iom memorigis pri la Juda Muzeo en Berlino de la arkitekto Daniel Libeskind.

Fondaĵo "Magenza" kun la altaj protektantoj Kurt Beck, ministroprezidanto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj Jens Beutel, ĉefurbestro de Majenco, kaj 29 pliaj socie gravaj urbanoj kiel fondaj membroj antaŭenpuŝis la sinagogan konstruon.

La nova sinagogo monaton antaŭ la finkonstruo. Malfone restaŭritaj koloneroj de la en 1938 forbruligita ĉefa urba sinagogo
La postmodernisma sinagogo en paca somera tago
la ĉefa enirejo

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo videbligu kaj tuŝeble reflektu la judisman terminon keduŝa (קדושה), bena vortumo por "sanktigo" kaj "altigo". La kolonja arkitekto per ties kvin literoj de la hebrea alfabeto celis simboligi la kvin areojn de la juda centro, por diservoj kaj komunumaj eventoj, sociaj servoj, religia eduko de plenkreskuloj kaj de infanoj. La literoformoj ekestis el bildsimboloj, kun kiuj poste asociiĝis la komenca sono de la koresponda simbolo. La orienten (al Jerusalemo) direktigita funeloforma tegmento de la sinagoga kunvenejo ekzemple simboligu ŝofaron, tradician ritan blovinstrumenton, kiu mitologie simboligas la komunikadon inter la juda komunumo kaj Dio, kaj praktike tradicie per la blovaj sonoj kunvenigis la komunumon al diservo.

La sinagogo enhavas festan salonon, mikveon, koŝeran kuirejon, klubejon, infanĝardenon, lernejan salonon, socian oficejon, komunuman administrejon, bibliotekon, kunvenejon kaj plurajn loĝejojn. La juda komunumo de la urbo ofertas vastan gamon da kulturaj eventoj, al kiu invitatas ankaŭ la nejudaj urbanoj.

Evoluo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo la 23-an de novembro 2008 solene ekkonstruiĝis en ĉeesto de multaj gastoj. Jam la 16-an de oktobro 2008 pretis la muraro kaj tegmento. La 3-an de septembro 2010 la konstruaĵo solene inaŭguriĝis. Tiu dato memorigis pri la samtaga inaŭguro de la antaŭa ĉefa sinagogo de 1912. La inaŭguran solenaĵon interalie partoprenis multaj eksaj majencaj judoj, alvojaĝintaj el vasta gamo da nunaj vivlandoj, la germania prezidanto Christian Wulff kaj la israela ambasadoro en Germanio, Joram Ben-Zeev.[1]

Gazetara reago[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La juda komunuma centro en Majenco de Manuel Herz, kiu en sia esploro kiel neniu alia [samfakano] okupiĝis pri karaktero kaj historio de la eŭropaj judoj, ekde la laboroj de Louis Kahn estas la tutmonde eble plej interesa sinagoga projekto. 
— Roman Hollenstein origine germanlingve en la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.