Saltu al enhavo

Diskuto:Numeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 2012 la franclingvano Ĉiuĵaŭde movis la artikolon al titolo de esperantlingva urbonomo Numeo (3 silaboj: Nu - Me - O) kaj indikis "laŭ prononco". Tute prave - la du skribitaj literoj "ou" en la franca estas simpla sono [u]. En 2017 tamen Alifono movis la artikolon al titolo Noumeo (4 silaboj: No - U - Me - O) kaj indikis "Jam ekzistas loko en Francio nomata Numeo". Ne klaras kiu estus tiu loko. En la esperanta vikipedio ne troveblas indiko pri tia loko Numeo/Numea aŭ simile, ankaŭ en la franca kaj angla vikipedioj ne, kaj eĉ se iu vilaĝo, pri kiu la franca vikipedio ĝis nun ne havas artikolon, nomiĝus tiel - la nov-kaledonia Numeo estas "la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano" kaj facile pravigeblus ke la franca vilaĝo titoliĝus "Numeo (Francio)" ... se iu tia loko ekzistus, pri kiu mi ĝis nun ne trovis ajnan aludon. Krome la imagita esperanta nomo No - U - Me - O per 4 silaboj laŭ fonologio estas plej suspektiga, en ĉiuj aliaj lingvoj estas 3 silaboj, kiel en la esperantlingva urbonomo Numeo. Sume mi certas ke Ĉiuĵaŭde tute pravis en 2012, kaj remetas la artikolon al formo Numeo.

Kaj krome estas tuta fasko da gravaj eksteraj referencoj subtene de la nomo Numeo:

  • en Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971, la sola atlaso kiu ekzistas en Esperanto, tabuloj 40, estas Numeo,
  • en la prestiĝa Grand Dictionnaire Français-Espéranto de J. Le Puil kaj J.-P. Danvy, la plej laste eldonita kaj plej ampleksa franca-esperanto vortaro, same estas Numeo (p. 935), kaj
  • laste ankaŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto en la lasta eldono de 2020 klare indikas nomon Numeo, same en la papera eldono de 2002, p. 795, kaj ankaŭ en la origina unua eldono de 1970, p. 749.

Rezulte ĉiuj atingeblaj referencaj verkoj indikas nomon Numeo, neniu alternativon "N-o-umeo", kaj por ŝanĝi tion necesus tre konvinkaj aldonaj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 20:59, 22 maj. 2024 (UTC)[Respondi]