Diskuto:OKATO
La ekzemplo pri Daura Vilaĝa Konsilio estas sufiĉe maltaŭga, ĉar koncernaj artikoloj ŝajnas ne ekzisti. Ŝajnas ke ĝi estis blinde tradukita el la germana vikipedio, kie la administra unuo nomatas "Daurski Dorfsowjet", sed artikolo pri ĝi tie same ne ekzistas.
|
Jes, eblas dedukti, ke Ĉita provinco signu la eksan areon Читинская область/Ĉitinskaja oblast, malfondita en 2008 (sen esperanta artikolo). Sed kio estas "Daura Vilaĝa Konsilio"? Klaras ke ekzstas la etno dauroj, sed ne povas temi pri la historia regiono "Daurio", vikidatume Q2364623, ruse Даурия, nun nomata Transbajkalo kaj areo de Rusio oriente de la lago Bajkalo - ĉar tiu regiono multe tro grandas por esti regata de "vilaĝa konsilo". Plej bone simple elekti pli taŭgan ekzemplon!
ThomasPusch (diskuto) 13:40, 18 dec. 2021 (UTC)
Cetere ŝajnas al mi ke aliaj lingvoj ol la rusa klarigas la sistemon OKATO pli kiel "klasiga sistemo pri administraj unuoj de Rusio"... provincoj, distriktoj, urboj ktp. Do se la sistemo vere estas pro ĉiuj geografiaj objektoj, bonus aldone nomi plian ekzemplerojn pri iu geografia objekto, kiu ne estus "administra unuo", ekzemple rivero, aŭ monto, montoĉeno, montaro aŭ io tia... ThomasPusch (diskuto) 13:51, 18 dec. 2021 (UTC)