Diskuto:Octave Mirbeau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kategorio "kontraŭkatolikismo" ne ekzistas, nek esperantlingva vikipedia artikolo pri la temo. Kaj nek la franca, nek angla, germana, itala aŭ hispana vikipedioj (nur sondante pri iuj el la plej grandaj vikipedioj) metas la artikolon pri Octave Mirbeau en tian kategorion. Despli, la artikolo en la nuna stato ja nomas la verkiston anarkiisto, sed ne klarigas per kio elstaru lia kontraŭkatolikismo. Mi tial forprenas la ligilon al tiu neekzista kategorio. Se kreiĝos ĉefartikolo, kategorio kaj koncerna ĉi-artikola klariga ĉapitro kun referenco, bonvenas reenmeto. -- ThomasPusch (diskuto) 23:03, 6 Nov. 2012 (UTC)