Diskuto:Oettingen in Bayern

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere la urbo en Esperanto devas nomiĝi tiom longe "Oettingen in Bayern"? Estas loka graflando, kiu nomiĝis "graflando Oettingen", malgranda loĝloko ĉe la francia-luksemburgia limo, kiu ekde 1766 estas parto de Francio kaj krom la oficiala nomo Otange havas historian germanan nomon Öttingen (prononco sama, sed literumo iom alia). Kaj krome ekzistas loĝloko historie nomata Danzkehmen en Orienta Prusio, kiun la nazioj de 1938 ĝis 1945 imperiisme novnomis "Oettingen", kaj la aŭtoritatoj de Sovetunio poste imperiisme novnomis Сосновка (Sosnovka). La francia loĝloko havas malpli ol 2500 loĝantojn, la historia loĝloko en Orienta Prusio, nun Kaliningrada regiono, eĉ malpli ol 150 ... do temas nur pri vilaĝoj. La unua loĝloko ja historie antaŭ 1766 havis alian literumon, kaj la diktaturan nomŝanĝon de la vilaĝo en Orienta Prusio, kiu validis eĉ ne jardekon kaj ne baziĝis je ia historia kialo, nur je montro de potenco ŝanĝi mapojn, oni en vikipedio facile povas neglekti (alikaze estas miloj de nazie inventitaj loknomoj en orienta Eŭropo, kiuj konsideriĝu per alidirektiloj, en apartigaj listoj, artikolaj tekstoj ... tiom da atento mi persone eĉ ne volus doni al la faŝistoj, kiuj arbitre juĝis ke historiaj germanlingvaj loknomoj kiel Danzkehmen "ne sonas sufiĉe germane kaj devus anstataŭiĝi per pli germaneca nomo"). Do fakte restas nur unu urbo Oettingen, kiu en germanlingvaj tekstoj, ekzemple pri la rivero Wörnitz, ofte simple nomatas Oettingen, nur en formalaj poŝtadresoj Oettingen in Bayern, sed ĉu en Esperanto necesas precizigo Oettingen en BavarioOettingen (Bavario), se vere estas neniu alia simile grava samnoma urbo? Mi pledus por simpla "Oettingen", kiel faras la franca kaj kataluna vikipedioj. ThomasPusch (diskuto) 19:44, 30 Sep. 2015 (UTC)