Diskuto:Opština Čaška

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Du rimarkoj pri la du frazoj "Komunumo fluas rivero de Babuna kaj rivero Topolka. Ili ankaŭ leviĝas."

  1. Klaras ke en la unua frazo forgesiĝis unuaj du vortoj "tra la", la vortojn eblas rapide aldoni. Sed: Se tre serĉi en la makedona teksto, kie la riveretoj ne havas internan ligilon, oni trovas makedonan paĝon pri la riveretoj de 65 respektive 45 kilometroj da longeco, kaj ankoraŭ paĝojn en manpleno da aliaj lingvoj. Sed en Esperanto, kiel montras la jena listo, pri multe pli grandaj riveroj ankoraŭ mankas artikoloj, kaj la ruĝaj ligiloj ne pli helpas ol simpla frazo "Tra la komunumo fluas la riveroj Babuna kaj Topolka". Ke la du nomoj estas, estas informo, sed la ruĝaj ligiloj nur indikas mankon, vakuon.
  2. La frazo "Ili ankaŭ leviĝas" entute ne estas komprenebla. Laŭ mia sperto rivero ĉiam fluas suben kaj neniam supren... Kion povus signifi la frazo "Ili ankaŭ leviĝas"???

ThomasPusch (diskuto) 06:54, 19 okt. 2023 (UTC)[Respondi]


la rivereto Babuna en la vilaĝo Nežilovo

Mi proponas aldoni el la makedona paĝo iom da informo kaj foton, kaj forpreni la du ruĝajn ligilojn:

Tra la komunumo fluas la riveretoj Babuna (Бабуна, 65 km) kaj Topolka (Тополка, 45 km). Laŭ la vojo de tiuj riveretoj etendiĝas ebenaĵo de aluvia grundo kreita kiel rezulto de la sedimentoj de la riveroj, kiu estas tre fekunda. Krom la riveroj Babuna kaj Topolka, la nove konstruita digo de la hidrosistemo "Lisice" estas ankaŭ natura resurso.

Eblas eĉ ankoraŭ forviŝi la fakan vorton "resurso" kaj anstataŭe pli malfake skribi "riĉaĵo". Sed tiel, sen esti devigata krei tute novan artikolon pri la rivereto Babuna, oni pli honorigas ĝin ol nur per ruĝa ligilo...

ThomasPusch (diskuto) 07:04, 19 okt. 2023 (UTC)[Respondi]