Diskuto:Orienta Nov-Britujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke la artikolo povus profiti de signifa plivastigo, sed mem ne volas partopreni en tio, ĉar mi estas iritita de la titolo "Orienta Nov-Britujo". Mi komprenas la gramatikon de Esperanto tiel, ke "Nov-Brit'uj'o" estus lando (aŭ iuspeca kolektujo) en kiu kolektiĝas multaj novbritoj, kaj mi ne trovis iun ajn referencon pri ekzisto de tiuj "novbritoj". Ĝuste en tia situacio la vortumo Nov-Britio, kiu povas tute simple esti unu vortradiko (kiel "Alĝerio", kiu ankaŭ ne estas "Alĝer'uj'o=lando de multaj alĝeroj") pli bonus ol apliko de la vortkrea finaĵo -uj-, kiu havas difinitan signifon. Kaj plej iritas min, ke la provinco Orienta Nov-Britujo (kun -ujo) laŭ Vikipedio estas la orienta parto de la insulo Nova Britio (kun finaĵo -io). What? Ĉu vi @AndyHM: havus tempon por ampleksigi ĝin? Aŭ, se vi ne havas tempon, ĉu vi povus konsideri eble ŝovi la de vi komencitan tekston al la nomo de la insulo, sur kiu ĝi troviĝas, do nomi ĝin orienta Nova Britio? La samaj noto kaj demandoj kompreneble ankaŭ validas pri la provinco Okcidenta Nov-Britujo. ThomasPusch (diskuto) 18:19, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Se vi ampleksigas la artikolon, mi ŝatus mendi ankaŭ artikolojn pri la ĉefurbo Kokopo, pri lingvo nomata "Ramoaaina", kaj pri la insularo "Duke of York Islands", kiuj estas parto de la provinco, krom la orienta duono de la insulo Nova Britio... Amike Thomas