Diskuto:Origina Tavastio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akcepteblas se tiu-ĉi administra unuo en Esperanto nomatas "Suda Tavastio", sed tamen eblas substreki la ĝustan informon de la unua artikola frazo, ke la originaj du nomoj "finne Kanta-Häme kaj svede Egentliga Tavastland, en Esperanto laŭvorte" havas la signifon "Origina Tavastio". Do stariĝas la demando kial la artikolo ne simple titoliĝas "Origina Tavastio". Eble estas iuj eksteraj esperantlingvaj fontoj, kiuj subtenas tradiciiĝintan esperantan nomon "Suda Tavastio" anstataŭ la pli proksima traduko "Origina Tavastio": sed se estas tiel, bonus nomi tiujn fontojn. Krome povus aspekti kvazaŭ la nomumo "Suda Tavastio" estus vikipedia inventaĵo... ThomasPusch (diskuto) 14:33, 2 Mar. 2016 (UTC)

Ho ve: Nur post kiam mi skribis la supran noton, mi kontrolis la paĝohistorion kaj vidis ke estis mi mem kiu ĉi-tie enkondukis la nomon "Suda Tavastio". Mi oficiale deklaras ke mi havas nenian eksteran fonton por tiu nomo. Sendube mi simple kopiis la nomon el la artikolo provincoj de Finnlando, kie la nomo "suda Tavastio" menciiĝis ekde la unua artikola versio de 2006. Sed vikipedia listeto kiu skribiĝis en 2006 kaj en kiu unu vorto ne atentiĝis ekde tiam, kvankam en la koncerna artikolo (ekde la unua artikola versio de 2009) estas alia, laŭ mi pli ĝusta vortumo, ne estas ekstera referenco, kaj apenaŭ kalkuleblas argumento. Tial provizore mi ĝustigas mian propran eraron, kaj alinomigas la artikolon de titolo "Suda Tavastio" al titolo "Origina Tavastio". Daŭre validas la argumento, ke per bonaj esperantlingvaj eksteraj referencoj eblas konvinki pri alia nomo, sed nun la formon "suda Tavastio" mi vere ne retrovas en iu ajn alilingva teksto pri vikipedio - preskaŭ ĉiuj lingvoj nomas la provincon "origina" aŭ "vera", "Tavastio en malvasta senco", nur la litova iom pli liberas domi ĝin "Vidurio", do "interna", sed eĉ tiu nomo ne estas "suda". Do ĝis veno de tute konvinkaj argumentoj estu "Origina Tavastio". ThomasPusch (diskuto) 15:37, 2 Mar. 2016 (UTC)