Diskuto:Oyun-Erdene Luvsannamsrai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolo kaj nomo[redakti fonton]

Saluton. Mi jam foje rimarkis, ke ial la sinsekvo de lia du nompartoj estas inversa al la ceteraj Vikipedioj, eĉ de la mongola. La mongola Vikipedio uzas la nomon Лувсаннамсрайн Оюун-Эрдэнэ. Do, kial ĉe ni estas inversa ordo "Oyun-Erdene Luvsannamsrai"? Krome la transliteracio de la cirila ю per "yu" estas duba, kvazaŭ ni fariĝus subite iel klono de la angla Vikipedio. Ĉu jam ie ekzistas skemo pri la transliteracio de mongolaj nomoj en Esperanto? Se jes, prefere ni uzu tion. Se ne, kial ne? --Tlustulimu (diskuto) 20:02, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]