Diskuto:Palestino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

5 aprilo 2002: Mi havas demandon pri la flago. Eble estu iom da ekspliko pri la flago kaj ke ĝi ne estu ĉe la supro de la paĝo (eble eĉ sur alia paĝo propra pri la Autoritato Palestina. Ĉar tiu ĉi paĝo parolas pri terenpeco (ne-tro difinite, fakte) kaj referencas al multaj nacioj kaj popoloj kiuj pasinte kaj nuntempe situas tie. Sed la flago estas relative nova kreaĵo de nur unu grupo sur tiu tereno. Do estu aŭ ekspliko pri tio, aŭ oni kreu alian paĝon por tiu grupo kun ties flago kaj ligu al ĝi de tiu ĉi paĝo (eble oni eĉ renomu tiun ĉi paĝon por distingi inter la historiplena terenpeco kaj aliaj signifoj de Palestino, se ekzistas). --Jacob SCHWARTZ

Vi pravas. La ĝusta loko por la flago estas ĉe la paĝo pri la Palestina Aŭtonomio. Mi kredas, ke la flago venis unue al la paĝo pri Palestino kaj la teksto nur venis poste. --Stefano KALB

Mi pensas ke la tuta artikolo havas polemikan kaj kontraŭ-israelan tonon kiu ne estas taŭga por enciklopedio, ĉefe la parto pri la filisteoj kiuj "ne volas rekapti la landon". -- Anonimulo (IP 139.222.127.33) la 6-an de februaro 2006

Pli ol kvin jarojn pli poste, daŭre la teksto Palestino havas iujn polemikajn kaj tre emociajn, neenciklopediajn frazerojn. Kaj aliflanke estas ia duobleco inter la tekstoj Palestino kaj Palestina Aŭtonomio=Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj, la nuna palestina (preskaŭ)ŝtato. Laŭ mi pravigeblas havi apartajn artikolojn unuflanke pri la historia regiono, kaj aliflanke pri la nuna (preskaŭ)ŝtato [en la plej multaj alilingvaj vikipedioj estas tiel] - sed tiam necesas klare distingi. Plie indas konscii ke ankoraŭ ekzistas artikolo pri la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, iom neelegante esperantigita vorto el alilingvaj (ekzemple la anglalingva) modeloj, do la registaro de la nunaj Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj. Ĝi certe havu apartan artikolon (pri plej bona nomo eblus ankoraŭ diskuti, la angla vorto authority ankaŭ tradukeblas "institucio", "registaro" kaj aliel), sed ankaŭ pri tiu teksto necesas konscii kiujn informojn meti tien kaj kiujn en la aliajn du artikolojn.

ThomasPusch 11:12, 6 Sep. 2011 (UTC)