Diskuto:Patriĉo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paĝo Patriĉo estas forigita. Ĉu eblas diskuti pri ĝi ĉi tie? --Lu 11:08, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Okazis jam en diskutejo kaj ĉe diskuta paĝo de iĉismo. Narvalo 11:18, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Propono por artikolteksto[redakti fonton]

Evidente mi neprecize formulis: Mi proponas daŭrigi la nefinitan diskuton el la diskutejo ĉi tie. En tion eventuale eniru ankaŭ argumentoj el Iĉismo.

Ebla komenca teksto de la paĝo povus esti:

Patriĉo[redakti fonton]

Vorto kun la signifo patro, kunmetita el la radikoj 'patr-', la neologisma -iĉ- kaj la finaĵo '-o'. La uzado de 'patriĉo' estas tre malofta kaj konsiderata kiel malkongrua kun la ĝenerala lingvouzo.


Ĉu ekde tio oni povos pluredakti? --Lu 11:25, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Bonvolu ne egalrajtigi tiun vorton al alia. Ĝi aperas jam en paĝo de iĉismo, kio sufiĉas. Bonvolu legi la kontraŭargumentojn. Narvalo 11:28, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu ni eventuale povus meti redirektilon al Iĉismo? Kore --Tlustulimu 11:39, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Kara Tlustulimu, laŭ mi la mondo ne pereas kaj ankaŭ ne la vikipedio, se ni dediĉas dufrazan artikoleton al patriĉo, en kiu troviĝas ligoj al patro kaj (aldoninde) al iĉismo. Sed, ĉiukaze, redirektilo al Iĉismo laŭ mi estus pli bona ol nenio. --Lu 11:51, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Kara Narvalo, 1) enciklopedio enhavas multajn diversajn vortojn - enmeti ion ne signifas "egalrajtigon". 2) En la paĝo de iĉismo aperas nur la formo patriĉoj. 3) Kiujn kontraŭargumentojn rilate al la enmeto de patriĉo vi celas kaj en kiu loko ili legeblas? --Lu 11:51, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Patriĉo estas estas vorto de gramatikaj ekstremistoj- do ni ne donu apartan al lokon al ĝi, ĉar venas novaj kaj la lavango superŝutas nin. Mi ne komprenas alikaze fervoron post tio, ke aperis ablouta komencanto kaj volis enmeti tion. Kial ni volas cedi la ekstremistoj? Narvalo 11:57, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Eble vi konsideros min "gramatika ekstremisto" - sed mi estas tre certa, ke de tempo al tempo mi parole uzas la radikon -iĉ, ekzemple en patriĉo. Mi uzas ĝin duonŝerce, ĉefe kun aliaj Esperanto-familioj - ĝi simple kelkfoje estas iom utila por emfazi diferencon. Ne, mi ne kredas, ke lavango superŝutos nin. Estas ĉiukaze senfine multaj vortoj ankoraŭ aldonendaj al Vikipedio... --Lu 12:05, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Mi opinias ke aparta artikolo pri "patriĉo" estas eble iom tro; ĉiuokaze ne estas multe por aldoni krom tio, kion jam skrbis Lu. Do mi ne komprenas, kiel oni volas tion pluredakti.
Eble ni povus trovi similan solvon kiel por misliterumoj: Ni kreu Vikipedio:Nenormaj vortoj (aŭ ion similan), kiu en apartaj sekcioj ni listigu la diversajn nenormajn vortojn kaj iliajn normajn formojn, tiel ke ni povu plusendi de la nenorma formo al la koncerna sekcio en tiu paĝo. Marcos 19:14, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Mi pensas ke simplan redirekton al "Patro" estus bona. Bennigauci 19:25, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Akcepto de neregulkonforma vorto kia "patriĉo" estas neebla ĉar ĝi enkondukas konfuzon pri la difino de la radiko patr'. En la norma 120-jara Esperanto estas vortoj 'patro' kaj 'patrino'; enkonduko de 'patriĉo' tute malkongruas kun tiu sistemo. 'iĉ' estas reformpropono de la lingvo. Vikipedio ne estas tereno por helpi al reformistoj ŝanĝi la lingvon. La sola akceptebla solvo estas alidirekto al iĉismo. Sed ĉu vere utilas havi en Vikipedio tiajn redirektilojn? Fakte la temo ne estas enciklopedia sed nur diskutpunkto por reformemuloj. La artikolo iĉismo sufiĉas por trakti la temon. En Vikivortaro (inkluzive anglalingva) se la vorto aperas devas esti klare sciigita ke tia vorto ne kongruas kun norma Esperanto. Komencantoj ne kredu ke ili povas indifirente uzi ĉu 'patro' ĉu 'patriĉo'. Se iuj spertaj Esperantistoj -eĉ ŝerce- ekuzas tiajn reformproponojn, ili konsciu ke ili grave endanĝerigas la tutan lingvan sistemon. Arno Lagrange @ 19:03, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Jes, oni simple forigu "patriĉo". Ne estas Esperanto.--Ziko 19:25, 21. Aŭg 2008 (UTC)
La artikolo estas forigita, ne eblas fari tion duafoje :-) --Lu 21:34, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ne vidas la danĝeron por la lingvosistemo, se por unu nocio oni uzas duan vorton. La vorto patriĉo estas unusenca. Verŝajne neniu, kiu uzas ĝin, pensas, ke nun patro devus signifi gepatro.
Fakte por mi la demando, ĉu patriĉo enestas en VP aŭ ne, ne apartenas al la kernaj problemoj de la mondo, eĉ ne de VP... Se vi vivas pli feliĉe sen ĝi, tiel estu feliĉaj :-) --Lu 21:34, 21. Aŭg 2008 (UTC)
La vorto 'patriĉo' ja estas unusenca kunmetaĵo, sed ĝia uzo ŝanĝas la signifon de 'patro' kiu ekhavas alian signifon laŭ iĉistoj ol ĝi havas en norma lingvo. Akcepti iĉ-vortojn naskas ekkonfuzon en la signifo de la radikaj vortoj. Se ne estas aparta signo informanta ĉu teksto estas verkita iĉiste aŭ norme, ekestas dubo pri la signifo de bazaj vortoj. Tio estas la danĝero : anstataŭ esti klara lingvo Esperanto fariĝus konfuza lingvo kun grave malsamaj kompreneblecoj. Tian evoluon mi -kun Bertilo en PMEG- diras neakceptebla. Akcepto de iĉismo estus grava lingvoreformo kiu ne jam okazis. Ĝis ĝi eventuale okazos Vikipedio nepre estu verkata en norma Esperanto. Arno Lagrange @ 10:55, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Ni ne diri ke ni uzus la vorton "Patriĉo". Ni diras ke "Patriĉo" redirektua al "Patro". Bennigauci 10:08, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Oni alidirektu nur el akcepteblaj variaĵoj, ne el kontraŭnormaj, ĉar tio estus iel kredigi ke ili estas akcepteblaj. Arno Lagrange @ 10:55, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Iĉismo laŭ mia impreso estiĝis pro lingva miskompreno. Laŭ mia lingvosento Esperanto havas almenaŭ tri specojn de substantivoj. La unua ne povas havi la afiksojn -in- kaj ge-, ĉar temas pri aĵo, eco aŭ vivaĵo sen seksa distingo. La dua temas pri diversseksaj bestoj, al kies nomoj povas almetiĝi la afiksoj ge- kaj -in-, sed ankaŭ la vorteto vir- kiel prefikso kaj la baza formo esprimas la specion. La tria grupo temas pri homoj resp. personoj kaj tie la baza formo esprimas la viran sekson kaj la in-sufiksa formo la inan. Krome eblas almeti ge- por esprimi, ke temas pri grupo el ambaŭ seksoj. Do laŭ mia lingvosento la iĉismo estas eĉ superflua. - La samon pri skribis en la diskutejon de iĉismo. Kore --Tlustulimu 11:14, 22. Aŭg 2008 (UTC)
"Oni alidirektu nur el akcepteblaj variaĵoj, ne el kontraŭnormaj, ĉar tio estus iel kredigi ke ili estas akcepteblaj"
Laŭ kiu logiko, "Nippon" ne redirektus al "Japanio". Bennigauci 11:52, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Sekve, se ne estas respondo, mi estigos la redirekton. Bennigauci 09:45, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Prave ne estas kialo por ke en Esperanta vikipedio estu artikolotitolo Nippon : tiu redirektilo sekve estas maldezirata. Kaj bonvolu ne tiel minaci ke se ne estas respondo, vi kreos la maldeziratan redirektilon. Bonvolu atente legi kio antaŭas : estas fortaj argumentoj por ke tiu redirektilo ne estu kreita, kaj ne regu la leĝo "la lasta parolanto pravas", sed agoj konformiĝu al konsentitaj reguloj. Se ĝi ne jam estas klare skribita, ni tion faros. Mia de vi citita frazo povus iel klare esprimi kiun regulon ni sekvu. Arno Lagrange @ 10:14, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Sekve, forigu "Nippon". Se ne, estas hipokriteco. Bennigauci 10:57, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Ne krei nedeziratan artikolon estas unu afero. Forigi ĉiujn eblajn fuŝkreitajn artikoltitolojn inter pli ol centmil estas giganta afero : ne temas pri hipokriteco sed pri farebleco. AL @ 11:25, 23. Aŭg 2008 (UTC)
La rekta de Nippon - Japanio estas la sama kiel la rekta de Patriĉo - Patro. Bennigauci 12:03, 23. Aŭg 2008 (UTC)