Diskuto:Perlokoliero (seksumado)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom dubas ĉu tiom miniatura artikolo pri tiom banala makuliĝo vere estas necesa en enciklopedio. Ĉu la slangaĵo uziĝas en iu ajn esperantlingva literatura verkaĵo? Se jes, kie ekzakte? Aŭ ĉu nur temas pri slanga[j] esprimo[j] en iu[j] nacia[j] lingvo[j]? La artikolo precizigas: angle pearl necklace - ĉu nur temas pri la angla? Tiam estus misgvide, prezenti la vorton kvazaŭ eblus subkompreni ke temus pri esperantlingva slangaĵo. Kaj ĉu eble estas planoj ankoraŭ fari aliajn artikolojn pri vira spermo makulita sur aliaj korpopartoj?? (Espereble ne... ĉar tiu ludo iĝus ĉiam pli groteska, sed eble la angla lingvo ankoraŭ ofertas pliajn "fakvortojn"). ThomasPusch (diskuto) 12:07, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]