Diskuto:Petro De Smedt

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara PaulP, mi ŝovis vian artikolon al "Pierre de Smedt", ĉar la baza paĝo kutime estas laŭ la burĝa nomo, vd. ekz. Waringhien (ne Varingjeno), Kalocsay (ne Kaloĉajo) ktp. Tiu havas precipe praktikajn kialojn: Ekz. en Trovanto de IEMW aŭ en EBEA oni trovas ĉiujn trafojn serĉante je "de Smedt", sed serĉante je "Desmet" en Trovanto nur unu, en EBEA neniun. Mi esperas, ke tiu ŝanĝo estas akceptebla por vi. Amike Helga Schneider

Mi plene konsentas Helga. Dankon pro viaj tre utilaj aldonoj! Nur unu solan korekteton al via kontrubuo mi faris. Mi adaptis la ordigŝlosilon laŭ iama kaj laŭ mi ankoraŭ valida konsilo de Marik Blahma: Sekvindas la ĝisnuna kutimo - kiu en plejmultaj nunekzistantaj artikoloj konsistas el "FAMILIA NOMO, Personaj Nomoj", inkluzive de la ĝusta {maj,min}uskligo. Malsama uskleco en Vikipedio kaŭzas problemojn pri ordigado. Eble oni povus proponi la temon por ĝenerala diskuto, sed ĝis tiam mi petas vin sekvi la ĝisnunajn kutimojn (se mi ne pretervidis iun ŝanĝon rilate al ĝi). Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:10, 2. Sep 2006 (UTC)
Ups, aldoninte la eksteran ligilon al la reta versio de la vortaro de Desmet' mi "aŭtomate" ŝanĝis la ordig-slosilon al "Smedt, Pierre de", ĉar mi ne vidis, ke vi intertempe faris alian ŝanĝon kaj pensis, ke mi forgesis tion. Kialo de mia ŝanĝo estis simple, ke ĉiuj nomoj en "Kategorio:Esperanto-vortaristoj" estas minusklaj. Do vi pravas, unueca solvo estus dezirinda. Pri nomoj kiel "de Smedt" aŭ "von Bismarck" ktp. krome estas la problemo, ĉu ordigi laŭ "de" aŭ "Smedt", laŭ "von" aŭ "Bismarck" (la normo en germanaj bibliotekoj estas laŭ "Smedt" aŭ "Bismarck") aŭ laŭ la prepozicioj (do laŭ "de", "von", "van" ktp., laŭ mia scio la normo ekz. en la angla [?]). Do, mi ne volis fuŝi vian korekton, mi simple ne vidis ĝin antaŭe. Amike Helga